Homoj

Bjornson

​La 26-an de aprilo estas la datreveno de la morto (en 1910) de la norvega poeto kaj dramverkisto Bjørnstjerne Martinus Bjørnson (1832-1910)

it.wikipedia.org/wiki/Bj%C3%B8rnstjerne_Bj%C3%B8rnson

eo.wikipedia.org/wiki/Bj%C3%B8rnstjerne_Bj%C3%B8rnson

​Nobelpremiito por Literaturo en 1903, aŭtoro de la norvega nacia Himno, li estas konata ankaŭ pro lia kontribuo al la kreo de nacia norvega lingvo, distingita el la dansk-norsk (dana-norvega) tiam utiligata (Norvegio estis dum longa tempo provinco de Danlando).

​Unu lia poeziaĵo (Jeg vaelger mig april!) aperis en Esperanto, kun la titolo “Elekto”, en la libro de Antoni Grabowski “El Parnaso de Popoloj” (1913); en “Esperanto de UEA” 1959-5, p. 94, aperis la aldonita traduko (de Henry Fridèn) de la poeziaĵo “Fra Monte Pincio” (De Monte Pincio), muzikigita de Edvard Grieg.

 

 

​Il 26 aprile ricorre la morte (nel 1910) del poeta e drammaturgo norvegese Bjørnstjerne Martinus Bjørnson (1832-1910)

it.wikipedia.org/wiki/Bj%C3%B8rnstjerne_Bj%C3%B8rnson

eo.wikipedia.org/wiki/Bj%C3%B8rnstjerne_Bj%C3%B8rnson

​Premio Nobel per la Letteratura nel 1903, autore dell’Inno nazionale norvegese, è noto anche per il suo contributo alla creazione di una lingua nazionale norvegese distinta dal dansk-norsk (danese-norvegese) allora in uso (la Norvegia era stata per lungo tempo una provincia della Danimarca).

​Una sua poesia (Jeg vaelger mig april!) apparve in Esperanto, con il titolo “Elekto”, nel libro di Antoni Grabowski “El Parnaso de Popoloj” (1913); in “Esperanto de UEA” 1959-5, p. 94, è apparsa la traduzione allegata (di Henry Fridèn) della poesia “Fra Monte Pincio” (Dal Monte Pincio), musicata da Edvard Grieg.


Elekto

eo.wikisource.org/wiki/Elekto

 

elnorvegigis Antoni GRABOWSKI
Mi voĉas por April’!

Malnovo tiam falas,

Novaĵ’ pri rajt’ batalas,

Fariĝas tial bruo;

Sed estas rekonstruo

Pli bona ol trankvil’.
Mi voĉas por April’!

Ĝi skuas malkviete,

Dissolvas, kaj ridete

Senkatenigas fonton,

Fortigas la estonton

De la somera bril’!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *