Homoj

San Marco

La 25-an de aprilo oni festas Sanktan Markon la Evangeliiston; tamen mi ne intencas paroli pri la Sanktulo, sed pri lia rilato kun Venecio.

Laŭ la tradicio, Marko, atinginte Romon kune kun Petro, estis de tiu sendita prediki en Akvilejo (nord-orienta Italio); sed ŝtormo devigis lin albordiĝi ĉe la insularo Rialto (kie poste naskiĝos Venecio); tie aperis al li en sonĝo Anĝelo, kiu diris al li: “Pax tibi Marce Evangelista meus” (= Pacon al vi, Marko, Evangeliisto mia), kaj promesis al li ke en tiu loko li ripozos ĝis la lasta tago.

Marko, tamen, ree ekvojaĝinte, iris al Egiptio, kie en Aleksandrio li trasuferis la martirigon la 25-an de aprilo 78 (kompreneble, post Kristo).

​En januaro 828 kelkaj veneciaj ŝipoj estis devigitaj de ŝtormo rifuĝi en la havenon de Aleksandrio; du surŝipaj veneciaj komercistoj, Bono di Malamocco (Bono el Malamoko) kaj Rustico di Torcello (Rustiko el Torĉelo), ekpensis ŝteli la korpon de Sankta Marko kaj porti ĝin al Venecio.

Ili do elpensis ruzaĵon por eviti la vigladon de la muzulmanoj; rompinte la marmoran tombon en la preĝejo de Sankta Marko en Aleksandrio, ili metis la korpon en korbon, kaj kovris ĝin per akrodoraj brasikaj folioj kaj precipe per porka viando, tiel ke, la muzulmana viglanta patrolo retiriĝis naŭzite je la vido de la malpermesita viando.

Kiam ili atimgis Venecion, la du komercistoj transdonis la altvalorajn relikvojn al la Doĝo, kiu por ilin inde gastigi, ordonis ke oni konstruu la Bazilikon de Sankta Marko: tiel plenumiĝis la promeso de la Anĝelo, kvankam malfrue (la Baziliko estis inaŭgurita en 1098).

De tiam, la leono simbolo de Sankta Marko, kun en la ungegoj la latina skribaĵo “Pax tibi Marce Evangelista meus”, imponas en la standardo de Venecio, kaj “Viva San Marco!” (Vivu Sankta Marko!) estas la venecia batalkrio (pri tio, mi memorigas ke la 20-an de julio 1866, je la fino de la marbatalo ĉe Lissa/ Vis en kiu la Mararmeo de la Itala Regno estis venkita de tiu Aŭstria-hungara, la maristoj de la imperia-reĝa ŝiparo – kiuj estis venecianoj, istrianoj kaj damatianoj, ĉar ekde 1797 la Venecia Respubliko fariĝis parto de la aŭtria Imperio – lanĉis enaeren siajn ĉapojn kriante ĝoje “Viva San Marco!”: kaj fakte, dum en la resto de Italio Lissa estas memorigata kiel malvenko, en Venetio – intertempe aneksita al Italio – ankoraŭ hodiaŭ ĝi estas taksata venko).

​Pri la martirigo de Sankta Marko, pri la forŝtelo de lia korpo, pri lia signifo por Venecio, Francesco Pizzi (kiu estis bibliotekisto ĉe la venecia Biblioteko “Marciana”) verkis en 1931 poemon en Esperanto el 400 ritmaj versoj, titolitan “La Protektanto”. Ĉar, memevidente, mi ne povas ĉi tie reprodukti ĉiujn 400 versojn, mi transskribas kelkajn el ili:

Ĉiu angulo de la urb’ posedas

fiksitajn signojn de l’ pasinta tempo,

kaj la emblemo de la Protektanto

ĉiujn ornamas. La leon’ blekegas

kaj per piedo ungoplena tenas

la plej solenan sur la ter’ devizon

kiu enhavas la parolon «PACO».

Suprenleviĝas la majesta turo

de l’ dediĉita bazilik’ al Marko;

ora l’ Anĝel’ sur ĝia pinto staras

kaj rebriletas je la sunradio.

​Mi aldonas:

– belan bildon pri Venecio, kun la Baziliko de Sankta Marko, la Doĝa Palaco, la Prizono de Plumbaĵoj, la Sonorilturo, la kolono de Sankta Marko kaj la Biblioteko “Marciana”;

​- du poŝtmarkojn eldonitajn de la Vatikana Poŝto en 1972, kun la legendo de la korpo de la Sanktulo kaj la Baziliko de Sankta Marko;

​- la poŝtmarkon eldonitan de la Itala Poŝto, en 1973, kun la Leono de Sankta Marko;

​- la standardon de la “Reggimento San Marco” (Regimento Sankta Marko), la speciala Korpuso de la Itala Armeo trejnita operaci en laguna teritorio, heredanto (kiel surlandiĝa korpuso) de la “Fanti de mar” (Marinfanterianoj) de la Venecia Respubliko.

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *