Eventoj

Vespri siciliani – siciliaj vesproj

​La Postpaskan Lundon de 1282 (tiujare, la 30-an de marto, ĉar Pasko estis okazinta la 29-an de marto), ekplodis en Palermo (je la horo de la Vesproj, t.e. de la vespera preĝado) la popola ribelo kontraŭ la anĵua (franca) regado, konata kiel “La siciliaj Vesproj”, laŭ la krio “mora, mora!” (t..e.: mortu, mortu!”):

it.wikipedia.org/wiki/Vespri_siciliani

eo.wikipedia.org/wiki/Sicilia_vespro

​La Vikipedia paĝo en Esperanto (mi ne scias, sur kiu bazo) indikas kiel malproksiman kaŭzon de la ribelo la reenkondukon de la mezepoka “ius primae noctis” (nome, la privilegio de la reganto kuŝi kun ĉiuj novedizinoj en la unua geedziĝa nokto), kaj kiel tujan kaŭzon la maldecajn proponojn de franca soldato al iu sicilia virino. En la realo, la tuja kaŭzo estis la fingrumado al virino (kun la preteksto de korpa traserĉo) fare de franca soldato, kaj la reago de la edzo kiu mortigis la soldaton; sed la malproksima kaŭzo (tre pli profunda) estis la malbona anĵua regado, kiun Dante (praktike samtempulo kun la okazintaĵoj, ĉar li naskiĝis en 1265) trafe identigis, en la oka kanto de Paradizo (vv 74-76), per la nomo “mala segnoria” (= malbona regado):

 

se mala segnoria, che sempre accora

li popoli suggetti, non avesse

mosso Palermo a gridar: “Mora, mora!”.

 

en Esperanto:

se malbona regado, kiu ĉiam

ĉagrenas la regatojn, ne incitus

Palermon krii: “Mortigu, mortigu!”.

(trad. Giovanni Peterlongo)

 

se misa rego, kiu plej ĉagrenas

la gentojn submetitajn, ne incitus

Palermon kaj ribeli tiel trenas.

​(trad. Enrico Dondi)

 

El la lingva vidpunkto, estas interese vidi, kiamaniere la sicilianoj identigis la mortigotajn francojn: ili devigis tiujn, kiujn ili renkontis, eldiri la sicilian vorton “ciciru” (= kikero, laŭ la sicilia prononco “ĉìĉiru”); nu, en la franca:

– ne ekzistas per si mem la sono “ĉ” (ankaŭ nun, en la franca oni devas utiligi la grupon “tch”, kaj skribi Tchécoslovaquie, Tchad, kaj eĉ Piotr Ilitch Tchaïkovski, por povi eldiri tiun “ĉ”;

– la “c” antaŭ “i” estas legata “s” (ekzemple, citoyen = sitwajɛ̃/ situajèn);

​- por prononci simplan “u”, oni devas skribi “ou” (ekzemple, rouge = ʀuʒ/ ruĵ), dum la litero “u” estas legata proksimume “ju” (ekzemple, union = ynjɔ̃/ juniòn);

– la akcento falas ofte sur la lastan silabon (ekzemple, Rousseau = Ʀusò/ Rusò).

Kunmetante ĉi-ĉion, la francoj prononcis la sicilian vorton “ciciru” pli-malpli «sisirjù»: kaj ili estis tuj senmaskigataj kaj mortigataj (pli detale, ili estis senkapigataj: la homa krueleco apartenas al ĉiuj epokoj kaj al ĉiuj lokoj).

La okazintaĵoj restis tiel vivaj en la kolektiva memoro de la sicilianoj, ke post preskaŭ sep jarcentoj mia patrino, sicilianino el Mesino, ilin rakontadis al mi kiam mi estis knabo, kvazaŭ temus pri tiutempa kroniko.

​Entute sicilianoj utiligis la saman elturniĝon praktikitan de izraelidoj (de kio devenas la Esperanta vorto “ŝiboleto”,

it.wikipedia.org/wiki/Shibboleth

eo.wikipedia.org/wiki/%C5%9Ciboleto )

laŭ la biblia rakonto en la Libro Juĝistoj 12,5-6:

Kaj la Gileadanoj baris al la Efraimidoj la transirejojn de Jordan. Kaj kiam iu el la forkurantaj Efraimidoj diris: Mi volas transiri, tiam la Gileadanoj diris al li: “Ĉu vi estas Efraimido?”. Se li diris: “Ne”, tiam ili diris al li: “Diru: Ŝibolet”; li diris: “Sibolet”, ĉar li ne povis elparoli ĝuste; tiam ili kaptis lin kaj buĉis lin ĉe la transirejo de Jordan.

Konklude: ĝusta elparolo povas savi la vivon!

Mi aldonas:

– la poŝtmarkon eldonitan en 1982 de la Itala Poŝto, okaze de la 700-jara datreveno de la ribelo de Vesproj;

– la poŝtmarkon (kun la koncerna speciala stampo) eldonitan en 2016 de la Itala Poŝto, en la serio “turismaj lokoj”, pri la urbeto Sperlinga, kiu estis la ununura en tuta Sicilio kiu restis fidela al la francoj, tiel ke super la pordego de ĝia kastelo oni legas en latino: “Quod Siculis placuit, sola Sperlinga negavit” (Tion, kio plaĉis al la Sicilianoj, nur Sperlinga rifuzis)

it.wikipedia.org/wiki/Quod_Siculis_placuit,_sola_Sperlinga_negavit

 

 

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *