Homoj

Pietro Metastasio

La 12-an de aprilo estas la datreveno de la morto (en 1782) de la roma poeto kaj dramverkisto Pietro Trapassi (1698-1782), konata per la pseŭdonimo Pietro Metastasio, kiu tradukas en la grekan, nobeligante ĝin, la familian nomon Trapassi
it.wikipedia.org/wiki/Pietro_Metastasio
eo.wikipedia.org/wiki/Pietro_Metastasio
Lerta versofaristo, aŭtoro de multnombraj sukcesaj melodramoj, li pasigis ĉe la Imperiestra Kortego de Vieno grandan parton el sia vivo, kaj en Vieno li mortis, kaj estas entombigita en la Italienische Nationalkirche Maria Schnee (tio estas, itala nacia preĝejo Maria de la neĝo), konata per la nomo Minoritenkirche (preĝejo de Minoritoj).
Tamen, Metastasio ne neglektis la italan lingvon, tiom ke en 1768 li estis nomumita membro de la Itala Lingva Akademio “della Crusca”, kaj danke al li lia lernantino ĉefdukino Maria Antonieta, estonta reĝino de Francio, kiu konis bone nek la germanan nek la francan, kontraŭe parolis bonege la italan.
En Romo oni starigis al li en 1886 marmoran monumenton (probable nekonatan de la romanoj mem), verkon de Emilio Gallori, origine en placo Sankta Silvestro, kaj ekde 1910 en placo “della Chiesa Nuova” (tio estas, de la Nova Preĝejo: la adjektivo “nova” ne devas trompi, la preĝejo datiĝas de 1577, sed kiam ĝi estis konstruita efektive ĝi estis “nova” kompare kun iu antaŭa malnova; kaj cetere, en Romo la konceptoj “nova” kaj “malnova” estas tre relativaj).
Mi transskribas kelkajn versojn, en la itala kaj en Esperanto (inter kiuj, tiuj kiuj probable estas la unuaj italaj versoj tradukitaj al Esperanto, en 1890), kaj mi aldonas:
– la kovrilpaĝon de la unua itala gramatiko de Esperanto (Daniele Marignoni, 1890);
– la bildon de la monumento al Metastasio;
– la poŝtmarkon eldonitan de la Itala Poŝto en 1983 pro la kvarjarcenta datreveno de la fondo de la Lingva Akademio “della Crusca” (= de Brano, tiel dirita, ĉar ĝi havas la taskon kribi la italan lingvon), kun la koncerna stampo.


Se a ciascun l’interno affanno
si leggesse in fronte scritto,
quanti mai, che invidia fanno,
ci farebbero pietà!

Pietro Metastasio

Se ĉia interna sufero
estus skribita sur la frunto
la plejmulto el ni
vekus kompaton anstataŭ envi’

Metastasio, trad. Daniele Marignoni
(el “La scintilla”; Venezia, 18.5.1890)

Se zorgon interna el ĉia
frunt’ legi vi povus, kunfrato,
kiel ofte la sento envia
tiam cedus al kora kompato!

Pietro Metastasio, trad. Antoni Grabowski
(el “La liro de la esperantistoj” 1893)

Se zorgo interna skribite
sur fruntoj legiĝus, kunfrato,
tre ofte envio subite
for-cedus al kora kompato.

Pietro Metastasio, trad. Antoni Grabowski
(el “Parnaso de popoloj”, 1913)

Chi vive amante sai che delira,
spesso si lagna, sempre sospira
né d’altro parla che di morir.

Pietro Metastasio

Vi scias: ofte amanto deliras,
daŭre lamentas kaj ĉiam sopiras,
ĉeftemo lia estas nur mort’.

Pietro Metastasio, trad. Aldo de’ Giorgi
(el “La Kancerkliniko” 71/1994)

È la fede degli amanti
come l’araba fenice:
che vi sia, ciascun lo dice;
dove sia, nessun lo sa.

Se tu sai dov’ha ricetto,
dove muore e torna in vita,
me l’addita e ti prometto
di serbar la fedeltà.

Pietro Metastasio
(da “Demetrio”)

La fidelo de l’ amantoj
la fenikson ja similas:
pri l’ ekzist’ ĉiu babilas,
pri la lok’, neniu sci’.

Se vi scias kie nestas,
mortas ĝi, reekas spiri,
volu diri – mi atestas,
ke l’ fidelon tenos mi.

(el “Demetrio”)
Pietro Metastasio, trad. Enrico Dondi
(el “Tra itala poezio”)

Sogna il guerrier le schiere,
le selve il cacciator;
e sogna il pescator
le reti e l’amo.

Sopito in dolce obblio,
sogno pur io così
colei, che tutto il dì
sospiro e chiamo.

(da “Artaserse”)
Pietro Metastasio

Soldat’ pri rotoj sonĝas,
ĉasisto pri arbar’,
pri reto kaj pri mar’
fiŝisto same.

Tiel mi ankaŭ sonĝas
en dolĉa mem-forges’
ŝin, kiun mi sen ĉes’
alvokas ame.

(el “Artaserkso”)
Pietro Metastasio, trad. Enrico Dondi
(el “Tra itala poezio”)

Pria di lasciar la sponda,
il buon nocchiero imìta;
vedi se in calma è l’onda,
guarda se chiaro è il dì.

Voce dal sen fuggita
poi richiamar non vale;
non si trattien lo strale
quando dall’arco uscì.

(da “Clitemnestra”)
Pietro Metastasio

Antaŭ l’ forlas’ havena,
kiel pilot’ prudenta,
vidu ĉu mar’ serena,
gvatu ĉu hela tag’.

Voĉo de l’ sin’ fuĝinta
tute ne plu rehaltas,
post ol de l’ ark’ eksaltas,
ne deteneblas sag’.

(el “Klitemnestra”)
Pietro Metastasio, trad. Enrico Dondi
(el “Tra itala poezio”)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *