Homoj

Gabriela Mistral

La 7-an de aprilo estas la datreveno de la naskiĝo (en 1889) de la ĉilia poetino, instruistino kaj feministino Lucila de María del Perpetuo Socorro Godoy Alcayaga (1889-1957), konata per la pseŭdonomo Gabriela Mistral

it.wikipedia.org/wiki/Gabriela_Mistral
eo.wikipedia.org/wiki/Gabriela_Mistral
(kiun ŝi alprenis omaĝe al Gabriele D’Annunzio kaj Frédéric Mistral), Nobelpremiitino por Literaturo en 1945.
De du ŝiaj poeziaĵoj kaj de unu fragmento ekzistas la versio en Esperanto:
– “El ruego” (La peto), trad. Amalia Núnez Dubús, en “Esperanto de UEA” 1957-4, p. 62;
– “Tres árboles” (Tri arboj), trad. Emilio Pfeffer, en “Esperanto de UEA” 1964-2, p. 26:
– fragmento el “Desolación”, trad. Amalia Núnez Dubús, en “Esperanto de UEA” 1957-4, p. 63.
Mi transskribas “Tres árboles” en la hispana, itala kaj Esperanto, kaj mi aldonas portreton de la aŭtorino, el “Esperanto de UEA” 1957-4, p. 62.

 


TRES ÁRBOLES

Tres árboles caídos
quedaron a la orilla del sendero.
El leñador los olvidó, y conversan,
apretados de amor, como tres ciegos.

El sol de ocaso pone
su sangre viva en los hendidos leños
¡y se llevan los vientos la fragancia
de su costado abierto!

Uno, torcido, tiende
su brazo inmenso y de follaje trémulo
hacia otro, y sus heridas
como dos ojos son, llenos de ruego.

El leñador los olvidó. La noche
vendrá. Estaré con ellos.
Recibiré en mi corazón sus mansas
resinas. Me serán como de fuego.
¡Y mudos y ceñidos,
nos halle el día en un montón de duelo!

Gabriela Mistral

TRE ALBERI

Tre alberi caduti
rimasero sul bordo del sentiero.
Il taglialegna li scordò, e conversano,
stretti d’amore, come tre ciechi.

Il sole del tramonto mette
il suo sangue vivo nei tronchi spaccati
e portano via i venti la fragranza
del loro fianco aperto!

Uno, ritorto, tende
il braccio immenso e tremulo di fronde
verso l’altro, e le sue ferite
sono come due occhi, pieni di supplica.

Il taglialegna li scordò. La notte
verrà. Starò con loro.
Accoglierò nel cuore le loro placide
resine. Per me saranno come di fuoco.
E muti e avvinti,
ci trovi il giorno in un mucchio di dolore!

Gabriela Mistral, trad. A.D.S.

TRI ARBOJ

Tri arboj falintaj
restis ĉe la bordo de l’ vojeto.
La hakisto ilin forgesis kaj ili
konversas am-kunpremite, kiel tri blinduloj.

La sun’ de subiro metas
sian sangon vivan en la fenditajn lignojn,
kaj portas for la vento la aromon
de ilia flanko aperta!

Unu, tordita, etendas
sian brakon gigantan kaj de foliaro treman
al la alia, kaj ĝiaj vundoj estas
kiel okuloj du, plenaj de peto.

La hakisto ilin forgesis. La nokto
benos. Mi estos kun ili.
Ricevos en la kor’ iliajn mildajn
rezinojn. Al mi ili estos kiel fajro.

Kaj mutajn kaj alpremitajn
nin trovu la tago, en unu grupo funebra.

Gabriela Mistral, trad. Emilio Pfeffer
(“Esperanto de UEA” 1964-2, p. 26)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *