Homoj

Ignazio Buttitta

La 5-an de aprilo estas la datreveno de la morto (en 1997) de la sicilia dialekta poeto Ignazio Buttitta (1899-1997)
it.wikipedia.org/wiki/Ignazio_Buttitta
Estas aparte kara al la esperantistoj lia poeziaĵo “Lingua e dialettu” (Lingvo kaj dialekto), kiu ricevis multajn versiojn en Esperanto, tutajn aŭ partajn (Giuseppe Valente, Antonio De Salvo, Filippo Franceschi, Nicola Minnaja 2 fojojn).
La sicilia estas io pli ol simpla “dialekto”. Ĝi havas longan literaturan tradicion, ŝuldatan al la fakto, ke inter 1230 kaj 1250 prosperis en Palermo, ĉe la kortego de imperiestro Frederico la dua el Ŝvabujo
it.wikipedia.org/wiki/Federico_II_di_Svevia
eo.wikipedia.org/wiki/Frederiko_la_2-a_%28Sankta_Romia_Imperio%29
vasta kultura movado, ĉe la origino de la itala poezio kun la “Sicilia Skolo” (interalie, Cielo el Alcamo kaj Jacopo el Lentini), kaj kun influoj sur la lingvon de Dante mem; ekzemple Infero 10,69:
Di sùbito drizzato gridò: “Come?
dicesti “elli ebbe”? non viv’elli ancora?
Non fiere li occhi suoi lo dolce lome?
(lome ne estas poezia licenco por havi perforte la rimon kun “come, sed la sicilia formo de la toskana lume)

Tuj rektiĝinte li ekkriis: «Kiel?
“malŝatis” diris vi? Ĉu li ne vivas?
Ne trafas lian vidon dolĉa lumo?». (trad. Peterlongo)

Subite kriis li sinstreĉe: «Kion?
Malŝatis – diris vi? Ne vivas plu?
Ne ĝuas li la dolĉan sunradion?». (trad. Kalocsay)

Li tuj ekstaris kaj ekkriis: «Kion?
Aprecis? Ĉu la vivon li ne ĝuas,
ne vidas plu la dolĉan sunradion?». (trad. Dondi)

La toskana dialekto poste venke superregis kaj fariĝis la itala normlingvo, sekve de la morto de la imperiestro kaj danke al Dante Alighieri, Johano Bokaĉo kaj Francisko Petrarca; sed, se la historio estus disvolviĝinta alimaniere, hodiaŭ, en Italio, ĉiuj parolus en la sicilia.
Mi transskribas la teskton de “Lingua e dialettu” en la sicilia, kaj en la Esperanta versio de Nicola Minnaja publikigita en la volumo “Pirandello kaj aliaj siciliaj aŭtoroj”, zorge de Carlo Minnaja, Milano, FEI 2012.
Mi aldonas la kovrilon de la volumo, kaj Esperanto-karton kun sicilia temo.


LINGUA E DIALETTU

Un populu
mittitulu a catina
spugghiatilu
attuppatici a vucca,
è ancora libiru.

Livatici u travagghiu
u passaportu
a tavola unni mancia
u lettu unni dormi
è ancora riccu.

Un populu,
diventa poviru e servu
quannu ci arribbanu a lingua
addutata di patri:
è persu pi sempri.

Diventa poviru e servu
quannu i paroli non figghianu paroli
e si manciunu tra d’iddi.

Minn’addugnu ora,
mentri accordu a chitarra du dialettu
ca perdi na corda lu jornu.

Mentri arripezzu
a tila camulata
chi tesseru i nostri avi
cu lana di pecuri siciliani
e sugnu poviru
haiu i dinari
e non li pozzu spènniri,
i giuielli
e non li pozzu rigalari;
u cantu,
nta gaggia
cu l’ali tagghiati

Un poviru,
c’addatta nte minni strippi
da matri putativa,
chi u chiama figgi
pi nciuria.

Nuàtri l’avevamu a matri,
nni l’arrubbaru;
aveva i minni a funtani di latti
e ci vippiru tutti,
ora ci sputanu.

Nni ristò a vuci d’idda,
a cadenza,
a nota vascia
du sonu e du lamentu:
chissi non nni ponnu rubari.

Nni ristò a sumigghianza,
l’annatura,
i gesti,
i lampi nta l’occhi:
chissi non ni ponnu rubari.

Non nni ponnu rubari,
ma ristamu poviri
e orfani u stissu.

Ignazio Buttitta
da “Lingua e dialettu”

LINGVO KAJ DIALEKTO

Popolon
enkatenigu
nudigu
silentigu,
ĝi plue liberas.

Forigu ties postenon
pasporton
tablon por manĝo
liton por dormo,
ĝi plue riĉas.

Popolo
iĝas malriĉa kaj sklava
kiam forŝteliĝas la lingvo
ricevita de la patroj:
ĝi porĉiame perditas.

Ĝi iĝas malriĉa kaj sklava
kiam la vortoj ne naskas vortojn
kaj formanĝas unu la alian.
Mi tion rimarkas nun,
dum mi agordas la dialektan gitaron,
perdantan unu kordon ĉiutage.

Dum mi flikas
la ronĝitan tolon
teksitan de niaj prapatroj
per lano de ŝafoj siciliaj.

Kaj mi malriĉas:
posedas la monon
kaj ne povas ĝin elspezi;
la juvelojn
kaj ne povas ilin donaci:
la kanton en la kaĝo
kun stumpaj flugiloj.

Ja malriĉulo
lakton suĉanta de mamoj sekaj
de kvazaŭa patrino,
lin nomanta filo
por moko.

Ni la patrinon havis,
oni ŝin forŝtelis;
el ŝiaj mamoj fontis lakto
kaj el ĝi ĉiuj trinkadis,
nun en ĝin oni kraĉas.

Restis al ni voĉo ŝia,
la takto, la noto basa –
de la sono kaj de la lamento;
tion oni ne povas forŝteli.

Oni ne povas forŝteli,
sed ni restas malriĉaj
kaj orfaj egale.

Ignazio Buttitta, trad. Nicola Minnaja
(el Carlo Minnaja, “Luigi Pirandello kaj aliaj siciliaj aŭtoroj”
p. 229-230, Milano, FEI, 2012)

Unu penso pri “Ignazio Buttitta

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *