Homoj

Juliusz Słowacki

La 3-an de aprilo estas la datreveno de la morto (en 1849) de la pola poeto, dramisto kaj patrioto Juliusz Słowacki (1809-1849)
it.wikipedia.org/wiki/Juliusz_S%C5%82owacki
eo.wikipedia.org/wiki/Juliusz_S%C5%82owacki
Naskiĝinte en teritorio tiutempe rusa, li studis en Wilno/ Vilnius/ Vilna/ Vilno (hodiaŭ ĉefurbo de Litovio), poste translokiĝis al Varsovio kaj Londono, kaj mortis en Parizo en libervola ekzilo.
Li estas taksata unu el la tri grandaj polaj poetoj (kune kun Adam Mickiewicz kaj Zygmunt Krasiński); sed en Pollando – se oni esceptas tri patriotajn poemojn – li havis sukceson nur post la morto.
En Esperanto aperis pluraj liaj verkoj; aparte, oni devas memorigi la tragedion en kvin aktoj “Mazepa”, tradukitan de Antoni Grabowski, publikigitan de Hachette en Parizo en 1912, kaj surscenigitan la 13-an de aŭgusto 1912 dum la Universala Kongreso de Krakovo (tiutempe, aŭstria).
Mi aldonas:
– la recenzon de “Mazepa”, el “La Revuo” VII, 1912-1913, p. 94-95;
– la unuatagan koverton (UTK) de tri poŝtmarkoj dediĉitaj en 1962 de la Pola Poŝto al tri “Grandaj Poloj”, inter kiuj Juliusz Słowacki;
– polan specialan poŝtostampon de la 7-a de novembro 1971, pro la 50-a datreveno de la morto de Antoni Grabowski.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *