Homoj

René Descartes – Cartesio

La 31-a de marto estas la datreveno de la naskiĝo (en 1596) de la franca filozofo kaj matematikisto René Descartes (latine Renatus Cartesius, itale Renato Cartesio, greke Kartésios, ruse Rene Dekart, sicilie Cartesiu, en Esperanto Renato Kartezio, unu el la malmultaj ekzemploj de traduko de familia nomo en diversaj lingvoj)
it.wikipedia.org/wiki/Cartesio
eo.wikipedia.org/wiki/Ren%C3%A9_Descartes
(1596-1650).
Mi ne intencas ĉi tie paroli pri liaj filozofiaj ideoj aŭ pri liaj sciencaj agadoj; mi volas nur memorigi, ke Kartezio havis ideon nepre revolucian por tiu epoko: la kreo de “internacia lingvo, kun gramatiko tiel simpla ke oni povu ĝin lerni en malmultaj horoj, kun nur unu deklinacio kaj nur unu konjugacio, sen esceptoj kaj malregulaĵoj, kies vortoj devenu unu el la alia pere de afiksoj”.
Kartezio limiĝis prezenti la teoriajn aspektojn de tia “perfekta” lingvo, sen proponi konkretan ekzemplon; sed la semo estis ĵetita.
Mi referencas al la ampleksa esearo kiu estiĝis pri tiu temo (aparte, la volumo de Umberto Eco pri la serĉado de la perfekta lingvo, pri kies eldono en Esperanto mi almetas la reklamon); samtempe mi aldonas unu folion el mia laŭtema filatela kolekto titolita “Una lingua per tutti – Unu lingvo por ĉiuj” (en malgranda parto utiligita por numero 1980-8,9 de “L’Esperanto”, kajero K9), kun la prezento de filatela materialo pri Kartezio. Mi ankaŭ aldonas artikolon aperintan en “Esperanto de UEA” 1934-2, p. 25.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *