Homoj

Sarah Bernhardt

​La 26-an de marto estas la datreveno de la morto (en 1923) de la franca aktorino Rosine Bernardt, (1844-1923), konata per la artista nomo Sarah Bernhardt

it.wikipedia.org/wiki/Sarah_Bernhardt

eo.wikipedia.org/wiki/Sarah_Bernhardt

kromnomita La voix d’or (“La ora voĉo”) kaj La divine (La dieca)

​Fama jen pro sia talento jen pro sia senbrida vivo (ŝi havis nelaŭleĝan filo, plurajn amorantojn, kaj laste malkaŝis publike sian samseksemon), ŝi havis grandegan sukceson ne nur en patrujo sed ankaŭ eksterlande, kvankam ŝi ludis nur en franca lingvo; ŝi ne ĉesis reciti (side) eĉ ne kiam, en 1915, oni devis amputi al ŝi unu kruron.

​Al ŝia animforto en ĉi tiu lasta cirkonstanco referencas artikolo publikigita en la revuo “Esperanto de UEA” 1919-1, p. 7 (januaro 1919), kiun mi aldonas bilde kaj transskribas en teksta formato. La artikolo montras grandan homan proksimecon kaj eĉ admiron, sed la samo ne okazis ĉe la malŝatantoj de la aktorino, kiuj kruele priridis ŝin ĉar ŝi recitis sidante, kaj moke kromnomis sin “Mère-la-Chaise” (laŭvorte: Patrino-la-Seĝo), parodie al la nomo de la plej fama tombejo de Parizo, tiu de “Père-Lachaise” (Patro Lachaise). Pro ironio de la sorto, Sarah Bernhardt estas entombigita ĝuste en la Tombejo Père-Lachaise:

it.wikipedia.org/wiki/Cimitero_del_P%C3%A8re-Lachaise

eo.wikipedia.org/wiki/Tombejo_P%C3%A8re-Lachaise

​Mi aldonas portreton de la artistino.

 


 

Eltenemo de la virino kaj viro – Pri la demando, ĉu la virino estas pli kapabla elteni la malfacilaĵojn de la vivo, okupiĝas Sveda ĉiutaga gazeto kaj venas al la konkludo, ke la milito malfermas ĉi-rilate novajn perspektivojn. La leĝoj de kelkaj ŝtatoj akceptas, ke la virino estas malpli forta, ekz. en Anglio. Se do ĉe iu fervoja katastrofo mortas la edzino kaj la edzo, la heredaĵon ricevos la parencoj de l’ viro, ĉar la Angla leĝo eliras de l’ vidpunkto, ke la virino, kiel malpli forta, mortis la unua.

La kuracistoj tamen opinias, ke la virino akceptas pli trankvile la ĉagrenigajn komunikojn kaj pli facile elportas la malĝojon ol la viro. Tio ĉi estas atribuata al la cirkonstanco, ke la virino estas elmetata al pli pezaj korpaj suferoj ol la viro. Alia teorio diras, ke la virino povas elporti pli facile la malvarmojn kaj fizikajn mankojn pro la plimulto da grasoj en ŝia korpo. Dum la milito montriĝis, ke la flegistinoj en la tranĉeoj ofte eltenas pli grandajn fizikajn kaj nervajn streĉojn ol la soldatoj. Tutajn monatojn ili travivas en tiu infero kaj aperas pli eltenemaj ol siaj kolegoj viroj: kuracistoj kaj sanigistoj.

La vivo de la fama aktorino Sarah Bernhardt estas pruvo pri la fenomena virina eltenemo. Je la aĝo de 72 jaroj, al ŝi estis fortranĉita unu kruro, kaj jaron post tio ŝi entreprenis artistan rondvojaĝon en Ameriko.

Miloj da virinoj laboris en la municiaj fabrikejoj ne nur ĉar mankis viroj, sed ankaŭ ĉar montriĝs, ke la virino povas fari pli da laboro. En Belgio kaj Nord-Francio la virinoj laboras en la minejoj puŝante karbovagonetojn, helpas ĉe la konstruado de domoj suprenlevante brikojn kaj morteron, laboras en brikfabrikejoj, kie ili puŝas terplenajn radportilojn, k. t. p.

La Amerika kuracisto D-ro Sargent konkludas, ke la virinoj povas esti tiel bonaj soldatoj, kiel la viroj. La virinoj, kiuj partoprenis la nunan militon, ekzemple la virina bataliono de Kerenski, montris la samajn kvalitojn, kiel viroj. Oni ne devas malgraŭ tio forgesi, ke la virinoj ne estas ekzercitaj en milita rilato kiel la viroj havantaj jarojn da militservo.

La historio konas multajn ekzemplojn pri la virina korpa forto. Virinoj de la Germanaj gentoj batalis ŝultro ĉe ŝultro kun siaj edzoj.

En Japanio, kiel ankaŭ en Ĉinio, la virinoj plenumas ofte la oficon de havenportistoj. En Bulgario dum la milito estas la virinoj, kiuj laboras la teron kaj nutras la patrolandon. En pactempo la rikolto en tutaj distriktoj estas kreata de virinoj, tial ke la viroj somere serĉas gajnlaboron en Rumanio, Rusio, Hungario aŭ Ameriko.

“Esperanto de UEA” 1919-1, p. 7

 

 

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *