Eventoj

Eŭropa Unio

En la tago, en kiu oni solenas la 60-an datrevenon de Eŭropa Unio, mi aldonas liberan version de la Eŭropunia Himno, kaj germanan poŝtmarkon eldonitan en 1982 okaze de la 25-jara datreveno de la Traktatoj de Romo; krome, mi transskribas parton el lingvistika (sed samtempe ideologia) interparolo, kiun mi havis en 2008:
Mi kutimas paroli pri “Eŭropa Unuiĝo” aŭ “Eŭropa Unio”; lastatempe, mi preferas “Eŭropa Unio”, ne nur ĉar tiamaniere mi evitas uzi unu sipersignitan literon, sed precipe ĉar tiel mi evitas alpreni starpunkton pri la tikla (politika) demando, ĉu temas pri “Unuiĝo”, “Unuigo” aŭ “Unueca Regno” (= Unuaĵo).
Mi ne diras simple “Eŭropo”, ĉar nuntempe (kaj verŝajne ankoraŭ dum pluraj venontaj jaroj) Eŭropa Unio ne koincidas kun Eŭropo (malgraŭ la grandioza, kaj grandparte surpriza, plivastiĝo de la Unio, plurcentaj milionoj da eŭropanoj ne apartenas al la Unio), kvankam mi agnoskas, ke multo jam ŝanĝiĝis en la lingvaj kutimoj (almenaŭ en Italio) rilate Eŭropon. Kiam mi esperantiĝis (en 1956) neniu italo pretis rekoni, ke ankaŭ la tiamaj “transkurtenaj” landoj apartenas al Eŭropo, kaj mi estis taksata strangulo ĉar mi asertis, ekzemple, ke Hungario situas en Meza Eŭropo (ĉiuj parolis, tiam, pri “orientaj landoj”; kaj mi aldonas paĝon 71 de “Espero katolika” 1996-3/4, en kiu oni diskutas pri la eŭropa geografio). Papo Johano Paŭlo la dua estis rigardata kiel viziulo, kiam li lanĉis la sloganon “Eŭropo de Atlantiko ĝis Uraloj”:
www.esperokatolika.org/ek19811985/ek1981_12.htm
www.esperokatolika.org/ek19861990/ek1990_02.htm
Aliflanke, hodiaŭ en la itala lingvo oni uzas la nudan terminon “eŭropa” ankaŭ por indiki tion, kio efektive rilatas nur al Eŭropa Unio; tial oni diras “eŭropa leĝaro”, “eŭropa Parlamento”, ktp.
Eĉ stariĝas terminologia problemo, kiam oni devas referenci al la civitanoj de landoj ne apartenantaj al Eŭropa Unio. Kiam temis pri Eŭropa Komunumo, oni kreis la vorton “extracomunitario” (= eksterkomunumano); nun, kiam ne plu ekzistas tiu Komunumo, oni devas elturniĝi per la vortumo “civitano de lando ne apartenanta al la Eŭropa Unio”, aŭ simple kaj krude “fremdulo” (laŭ la itala leĝaro, nur la ne-eŭropunianoj estas “fremduloj”).
Per kunmetitaj vortoj, mi diras “eŭropunia”, “eŭropuniano”, “neeŭropunia”, neeŭropuniano”.

Unu penso pri “Eŭropa Unio

Lasi respondon al lingvovojo Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *