Homoj

Gian Burrasca

La 19-a de marto estas la datreveno de la naskiĝo (en 1858) de la florenca verkisto Luigi Bertelli (1858-1920)
it.wikipedia.org/wiki/Luigi_Bertelli
konata precipe (per la pseŭdonimo “Vamba”) kiel aŭtoro de sukcesa libro por infanoj, “Il giornalino di Giamburrasca”
it.wikipedia.org/wiki/Il_giornalino_di_Gian_Burrasca
(unuamomente publikigita poparte en la jaroj 1907-1908.
De tiu libro ekzistas ankaŭ versio en Esperanto (“La Ĵurnaleto de Joĉjo Tempesto”), prizorgita de Umberto Broccatelli; mi aldonas ĝian kovrilon, kiu precize reproduktas la originalon (same aldonitan).
La versio en Esperanto estis utiligita kiel “ponto” por traduko en lingvon hindian.

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *