Homoj

Giovanni Battista Pergolesi

La 16-an de marto estas la datreveno de la morto (en 1736) de la itala muzikisto Giovanni Battista Draghi dirita Pergolesi (1710-1736)
it.wikipedia.org/wiki/Giovanni_Battista_Pergolesi
eo.wikipedia.org/wiki/Giovanni_Battista_Pergolesi
fama pro muziko religia (aparte, “Stabat Mater”) kaj profana (precipe la komika interakto “La serva padrona” – La mastrina servistino, kies teksto esti poste reutiligita de Giovanni Paisiello).
Lia famo daŭris tre pli longe ol lia mallongega vivo (li mortis je nuraj 26 jaroj), tiom ke unuflanke lia muziko estis kopiita aŭ ree ellaborita de multnombraj postaj muzikistoj (inter kiuj Johann Sebastian Bach), kaj aliflanke estis atribuitaj al li multaj komponaĵoj de aliaj aŭtoroj (ne pli ol kvindek komponaĵoj estas hodiaŭ rekonataj de Pergolesi, el katalogo kun pli ol kvincent).
Inter la arioj atribuitaj al Pergolesi, sed en realo de Vincenzo Legrenzio Ciampi, estas unu (“Tre giorni son che Nina” – Tri tagojn mia Nina), en la repertuaro de famaj tenoroj (Caruso, Pavarotti)

libere tradukita al Esperanto de Karl Wanselov. Mi transskribas ĝian tekston en la itala kaj en Esperanto:

Tre giorni son che Nina
a letto se ne sta.
Il sonno l’assassina
svegliatela, per pietà!

Pifferi, cimbali, timpani,
svegliatemi Ninetta
acciò non dorma più.

E mentre il sior dottore
a visitarla va,
Ninetta per amore
in letto se ne sta.


Tri tagojn mia Nina
el dormo senfina
la dolĉokulojn du
jam ne malfermis plu.

Tri tagojn mian plendon
kaj ploran atendon
ŝi en ĉi tiu mond’
jam lasis sen respond’.

Najbaroj, helpu kaj venu vi,
venu al ŝi kun fluto
kaj harpo kaj liuto
kaj kanta melodi’
por ke vekiĝu ŝi.

Mi aldonas la bildojn de la poŝtmarko eldonita en 1986 de la Itala Poŝto okaze de la 250-a datreveno de la morto de Pergolesi, kaj de la speciala stampo de la urbo (Pozzuoli apud Napolo) kie li mortis.
Lingva kuriozaĵo pri lia naskiĝurbo, Jesi (Markio): ĝi estas unu el la tre malmultaj italaj urboj, kies nomo komenciĝas per litero “J”, kiu de longa tempo fariĝis nekutima en la itala lingvo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *