Homoj

Julio Cezaro – le idi di marzo

La 15-a de marto (la“Martaj Iduoj”) estas la datreveno de la murdo, en 44 a.K. it.wikipedia.org/wiki/Cesaricidio
de Gaius Iulius Caesar (Kajo Julio Cezaro)
it.wikipedia.org/wiki/Gaio_Giulio_Cesare
eo.wikipedia.org/wiki/Julio_Cezaro
fare de grupo da komplotintoj estrataj de Brutus (Bruto) kaj Cassius (Kasjo).
La personulo kaj la evento estas tiom konataj, ke prezento ne estas bezonata; mi limiĝas memorigi ke Dante Alighieri, en la Dia Komedio, lokas Cezaron en la Limbo (Infero 4, 121-123), inter la “ombroj de granduloj” vivintaj antaŭ kristanismo:

I’ vidi Elettra con molti compagni,
tra ‘ quai conobbi Ettòr ed Enea,
Cesare armato con li occhi grifagni.

Jen do Elektra kun kunuloj multaj,
el kiuj estis jen Hektor’, Eneo,
Cezaro rabokula en armaĵo.
(trad. Giovanni Peterlongo)

Elektran vidis mi kun samlanduloj,
kaj Eneas’, Hektoro jen rezidis,
Cezar’ armita kun la falk-okuloj.
(trad. Kálmán Kalocsay)

Elektra ĉirkaŭata de kunuloj;
Eneo inter tiuj kaj Hektoro;
Cezar’ armita kaj kun grif-okuloj.
(trad. Enrico Dondi)

Kontraŭe, Bruto kaj Kasjo estas en la plej profunda loko de Infero (34, 64-67), inter la perfidintoj, kune kun Judaso Iskarioto:

De li altri due c’hanno il capo di sotto,
quel che pende dal nero ceffo è Bruto:
vedi come si storce, e non fa motto!;
e l’altro è Cassio, che par sì membruto.

El du aliaj kun la kapo sube,
el la buŝego nigra pendas Bruto:
kiel li tordas sin, ne diras vorton!
L’ alia Kassjo, ŝajne tre dikmembra.
(trad. Giovanni Peterlongo)

El la du kap-al-subaj, el buŝgroto
de l’ nigra kap’, jen, Brutus sin etendas,
kiel li streĉas sin, sen vort’ el gloto:
kaj tie Cassius, la dikmembra, pendas.
(trad. Kálmán Kalocsay)

El du kun kap’ al sube sub turmento
de l’ nigra buŝo pendas Brut’, l’unua,
kaj spasme sin tordadas en silento;
Kasi’ dikmembra estas tiu dua.
(trad. Enrico Dondi)

Mi aldonas la kovrilojn de la tri versioj en Esperanto de la “Dia Komedio”, respektive de Giovanni Peterlongo (1963), Kálmán Kalocsay (1933, represo 1979) kaj Enrico Dondi (2006).

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *