Homoj

Giuseppe Mazzini

La 10-a de marto estas la datreveno de la morto (en 1872) de Giuseppe Mazzini (1805-1872)
it.wikipedia.org/wiki/Giuseppe_Mazzini

politikisto, patrioto, pensulo, verkisto, eŭropisto, unu el la Patroj de la itala Releviĝo.
Koncerne la rilatojn inter la idearo de Mazzini kaj Esperanto, mi atentigas pri:
– la traduko al Esperanto (kun la titolo “Devoj de la homo”), de la verko “Doveri dell’uomo”, prizorgita de Michele Arabeno kaj publikigita en 10.000 ekzempleroj en 1922 de la «Laborista Esperanto-Grupo» de Ĝenovo;
– la versio en Esperanto, publikigita en “L’Esperanto” 1954-29 (septembro-oktobro 1954) de parto el artikolo de Mazzini aperinta origine en angla lingvo, en 1846 (dum lia Londona ekzilo), sur “People’s Journal” de Londono, trovebla en la itala en la volumo “Pensieri sulla Democrazia in Europa” zorge de S. Mastellone, Milano, Feltrinelli, 1997. Impresas la agordo inter la ideoj de Mazzini pri egaleco kaj frateco kaj tiuj esprimitaj de Ludoviko Zamenhof en la fama inaŭgura parolado dum la unua Universala kongreso de Esperanto de Bulonjo-sur-maro de 1905 (“ni konsciu bone la tutan gravecon de la hodiaŭa tago, ĉar hodiaŭ inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj”. Mi pludiras, ke peco el tiu artikolo de Mazzini estis proponita al la italaj kandidatoj al la abiturenta ekzameno de la lernojaro 2005-2006.
Mi aldonas:
– la kovrilon de la volumo “Devoj de la homo”;
– karton kun speciala stampo kaj glumarko de la Universala kongreso de Esperanto en Oksfordo, Britio, senditan la 6-a de aŭgusto 1930 al Amerigo Reni (Verono) de Bruno Migliorini (Romo), Gaetano Facchi (Brescia) kaj Michele Arabeno (Ĝenovo);
– la menciitajn paĝojn de “L’Esperanto” 1954-29,
– la kovrilon de la volumo eldonita de UEA pri la Universalaj Kongresoj de Esperanto de 1905 ĝis 2005.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *