La 8-a de marto estas la “Internacia Tago de Virino” (ankaŭ deklarita de UNESKO “Internacia Tago de Virinaj Rajtoj”).
La origino de ĉi tiu celebro estas klarigita en ĉi tiu paĝo de Vikipedio:
it.wikipedia.org/wiki/Giornata_internazionale_della_donna
de kiu ekzistas (memstara) versio en Esperanto:
eo.wikipedia.org/wiki/Internacia_tago_de_virinoj
Siatempe, la Tago estis celebrata kun aparta varmo en la tiel diritaj “socialistaj” Landoj, pro ĝia karaktero de protesto kontraŭ la “burĝa” povo; en la esperantista medio, estas aparte emfazata la depostula aspekto de la virina emancipiĝo, dum en Italio la festo havas ĝenerale pli ĝentilan karakteron, kun la donaco de mimozaj floroj al la virinoj.
Mi aldonas:
1- la tekston de itala popola kanzono de antaŭ pli malpli unu jarcento (“La ligo”, aŭ laŭ la unua verso, “Sebben che siamo donne”),
per kiu la rizo-kolektantinoj protestis kontraŭ siaj laborkondiĉoj, kun la traduko al Esperanto (“Kvankam ni virinas”) entenata en la feminisma muzika kasedo Per nia nura vol’ (Edistudio 1985) de Suzana (Susanna Castelviva):
www.edistudio.it/per-nia-nura-vol-A33.html
m.facebook.com/story.php?story_fbid=573010396057133&id=205933802764796
2- iun kuriozan “malsamopinian voĉon”: kvarpaĝan artikolon, titolitan “Esperanto kaj femminismo”, eltiritan el “Roma Esperantisto” 1908-7 (julio 1908).
3- polan poŝtostampon de 1971, kun skribaĵoj en la pola kaj en Esperanto:
POZNAŃ 9 – 8.III.1971 * PAŁAC KULTURY * 8.III.1970
MIĘDZYNARODOWY DZIEŃ KOBIET
INTERNACIA TAGO DE VIRINOJ
E. ORSZESZKOWA
(= “Palaco de Kulturo – 8.III.1971 – Internacia Tago de Virinoj”), kaj la portreto de la verkistino Eliza Orzeszkowa
it.wikipedia.org/wiki/Eliza_Orzeszkowa
eo.wikipedia.org/wiki/Eliza_Orzeszkowa
di protesta delle mondine per le loro condizioni di lavoro, con la traduzione in Esperanto (“Kvankam ni virinas”) contenuta nella cassetta musicale femminista Per nia nura vol’ (Edistudio 1985) di Suzana (Susanna Castelviva):
www.edistudio.it/per-nia-nura-vol-A33.html
m.facebook.com/story.php?story_fbid=573010396057133&id=205933802764796
2- una singolare “voce dissenziente”: un articolo in quattro pagine, intitolato “Esperanto e femminismo”, tratto da “Roma Esperantisto” 1908-7 (luglio 1908).
3- Un annullo postale polacco del 1971, con scritte in polacco ed Esperanto:
POZNAŃ 9 – 8.III.1971 * PAŁAC KULTURY * 8.III.1970
MIĘDZYNARODOWY DZIEŃ KOBIET
INTERNACIA TAGO DE VIRINOJ
E. ORSZESZKOWA
(= Poznań 9 – “Palazzo della Cultura – 8.3.1971 – Giornata Internazionale delle Donne”), ed il ritratto della scrittrice Eliza Orzeszkowa
it.wikipedia.org/wiki/Eliza_Orzeszkowa
eo.wikipedia.org/wiki/Eliza_Orzeszkowa
LA LEGA
Sebben che siamo donne,
paura non abbiamo:
per amor dei nostri figli,
per amor dei nostri figli;
sebben che siamo donne,
paura non abbiamo,
per amor dei nostri figli
in lega ci mettiamo.
A oilì oilì oilà e la lega la crescerà
e noialtri socialisti, e noialtri socialisti
a oilì oilì olià e la lega la crescerà
e noialtri socialisti vogliamo la libertà.
E la libertà non vien
perché non c’è l’unione:
crumiri col padrone
son tutti da ammazzar.
A oilì oilì oilà e la lega la crescerà
e noialtri socialisti, e noialtri socialisti
a oilì oilì olià e la lega la crescerà
e noialtri socialisti vogliamo la libertà.
Sebben che siamo donne,
paura non abbiamo:
abbiamo delle belle buone lingue
e ben ci difendiamo.
A oilì oilì oilà e la lega la crescerà
e noialtri socialisti, e noialtri socialisti
a oilì oilì olià e la lega la crescerà
e noialtri socialisti vogliamo la libertà.
E voialtri signoroni
che ci avete tanto orgoglio,
abbassate la superbia
e aprite il portafoglio.
A oilì oilì oilà e la lega la crescerà
e noialtri socialisti, e noialtri socialisti
a oilì oilì olià e la lega la crescerà
e noialtri socialisti i voroma vess pagà.
a oilì oilì olià e la lega la crescerà
e noialtri socialisti vogliamo la libertà.
KVANKAM NI VIRINAS
Kaj kvankam ni virinas
virinas ni sen timo
ĉar ni amas niajn filojn
ĉar ni amas niajn filojn
kaj kvankam ni virinas
virinas ni sen timo
ĉar ni amas niajn filojn
kunluktas ni sen limo.
Oj li oj li oj la nia ligo kreskas jam
ĉe ni socialistoj ĉe ni socialistoj
oj li oj li oj la nia ligo kreskas jam
ĉe ni socialistoj ĉe ni liberoam’
Sed mankas nun libero
ĉar mankas solidaro
ne restu vi sen faro
ne restu vi sen faro
sed mankas nun libero
ĉar mankas solidaro
ne restu vi sen faro
kaj sklavo de la mastr’.
oj li oj li oj la …
Kaj kvankam ni virinas
virinas ni sen timo
defendas nin la lango
defendas nin la lango
kaj kvankam ni virinas
virinas ni sen timo
defendas nin la lango
ĉar ĝin ne kovras ŝimo.
oj li oj li oj la …
Kaj vi sinjoraj moŝtoj
ŝvelantaj pro fiero
vi altigu la salajron
vi altigu la salajron
kaj vi sinjoraj moŝtoj
ŝvelantaj pro fiero
vi altigu la salajron
finita la afero!
oj li oj li oj la …
(el la kasedo «Per nia nura vol’»)