Homoj

Tommaso d’Aquino

La 7-an de marto estas la datreveno de la morto (en 1274) de la dominikana frato kaj filozofo Tommaso d’Aquino (1225-1274)

it.wikipedia.org/wiki/Tommaso_d'Aquino
eo.wikipedia.org/wiki/Tomaso_de_Akvino
respektegata kiel Sanktulo de la katolika Eklezio..
La personulo estas tiom konata, ke mi ne malŝparos tempon por prezenti lin; mi limiĝos mencieti kelkajn biografiajn detalojn, kaj liveri kelkajn “frandindajn” sciigojn.
Ni komencu de la nomo, Tommaso “d’Aquino” (en Esperanto, Tomaso el Akvino aŭ el Akŭino). Tiel (pli precize, “Thomas d’Aquino”) lin nomis Dante Alighieri en la Dia Komedio (Paradizo, deka kanto, versoj 94-99):

Io fui de li agni de la santa greggia
che Domenico mena per cammino
96 u’ ben s’impingua se non si vaneggia.

Questi che m’è a destra più vicino,
frate e maestro fummi, ed esso Alberto
99 è di Cologna, e io Thomas d’Aquino.

Mi estas ido de l’ ŝafaro sankta,
kiun sur vojo gvidas Dominiko,
96 kie grasiĝas nefreneziĝantoj.

Jen dekstre plej proksima mia frato,
Alberto el Kolonjo, kaj magistro;
99 kaj estas mi Tomaso el Akŭino.
(traduko al Esperanto de Giovanni Peterlongo)

Ŝafid’ mi estis – nun pri mi vi aŭdas –
de l’ greg’ de l’ dominika disciplino,
96 kie riĉiĝas, kiuj ne maltaŭgas.

Ĉi tiu dekstre majstro de doktrino
kaj frato al mi estis: li Alberto
99 el Köln kaj mi Tomaso el Aquino.
(traduko al Esperanto de Enrico Dondi)

Same la Sanktulo estas nomata “Tommaso d’Aquino” en la poŝtmarkoj eldonitaj en 1974 de la Vatikana Poŝto kaj de tiu Itala okaze de la sepjarcenta datreveno de la morto (v. la aldonaĵojn).
Tamen, Tomaso ne naskiĝis en Aquino, sed en iu apuda urbeto, Roccasecca, egale en la suda parto de Latio (sude de Romo), kaj tial li devus nomiĝi “Tomaso el Roccasecca” (kvankam estas pli eleganta la nomo Tomaso el Aquino). En 1974 oni spektis vetbatalon inter Aquino kaj Roccasecca, ĉar ili ambaŭ depostulis tiun eminentulon; mi aldonas du poŝtajn stampojn, unu de Aquino, kiu kompreneble mencias la versojn de Dante, kaj la alian de Roccasecca, kiu emfazas, ke ĝi estas la “naskiĝloko de Sankta Tomaso” (ne mirinde: laŭ proverbo, “la venko havas multajn patrojn, dum la malvenko estas orfa”).
Koncerne biografion, mi diros ke, kvankam li naskiĝis en nobela familio, Tomaso aliĝis al almozpetanta ordeno (tiu dominikana); li multe vojaĝis, afero ne kutima en tiu epoko, en kiu la komunikiloj estis primitivaj; li instruis (latine) en Parizo ĉe Sorbono, kie li estis akre kontestita de la studentoj (nenio nova sub la suno!); antaŭ ol fariĝi oficiala teologo de la katolika Eklezio (eĉ “Doktoro de la Eklezio”), li devis defendi sin kontraŭ akuzoj pri herezo.
Kaj fine iu “frandaĵo”, pri afero kiu hodiaŭ igas rideti, sed kiu en tiu epoko estis vere avangarda; temas pri artikolo, origine disaŭdigita de la Itala Radio/ RAI (en la kurtondaj programoj en Esperanto al Eksterlando de Radio Roma) la 25-an de aprilo 1981, reproduktita en la katolika revuo “Espero katolika” 1981-7/8, p. 132
www.esperokatolika.org/ek19811985/ek1981_0708.htm#14
en kiu oni raportas pri la utiligo de la verkoj de Tommaso d’Aquino por unu el la unuaj aplikoj de informadika teksta esploro (pere de tru-slipoj!), por elektronike parkerigi kaj analizi 10 milionojn da vortoj. Estas kortuŝa la fina frazo de tiu artikolo de antaŭ 36 jaroj: “Jen la komenco de la granda aventuro de elektroniko aplikata al filozofio, teologio kaj beletro”.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *