Homoj

Mastro Titta

La 6.an de marto estas la datreveno de la naskiĝo (en 1779) de Giovanni Battista Bugatti (1779-1869), dirita Mastro Titta (Majstro Johan-Baptisto) aŭ (en roma dialekto) “er boja de Roma” (la ekzekutisto de Romo)

it.wikipedia.org/wiki/Mastro_Titta
Li komencis plenumi mortokondamnojn (en la tiama “Regno de la Papo”) la 22-an de marto 1796, kiam li estis apenaŭ 17-jara, kaj daŭrigis ĝis 1864, kiam li estis 85-jara (kaj estis pensiita ĉar la lasta senkapigo estis plenumita en neĝusta maniero); entute, en sia “kariero” li mortigis 514 kondamnitojn, surmetante skarlatan mantelon konservitan hodiaŭ en la roma Museo pri krimscienco.
De tiam, la sinteno de la katolika Eklezio koncerne mortopunon rimarkinde ŝanĝiĝis; ampleksa pritrakto de la tiurilataj novaĵoj entenataj en la nova “Katekismo de la katolika Eklezio” troviĝas en numero 1994-6/7 (junio-julio 1994) de la revuo “Espero katolika”, kies kovrilon mi aldonas.
Malmulte konata kuriozaĵo: formale, la mortopuno en la Vatikana Ŝtato estis abolita nur la 12-an de februaro 2001, laŭ iniciato de Papo Johano Paŭlo la dua. Fakte, tuj post sia naskiĝo (en 1929), la nova Ŝtato adoptis la italan krimkodon (de 1931), kiu tiam antaŭvidis la mortopunon; la nova itala Konstitucio, ekvalidinta en 1948, dekretis je art. 27 ke “Ne estas allasita la mortopuno, escepte de la kazoj antaŭviditaj de la militista leĝaro dum milita tempo”; kaj la leĝo de la 13-a de oktobro 1994, n. 589 abolis la mortopunon ankaŭ en la dummilita militista punkodo. Sed juristoj (mi, kiu estas eksa juĝisto, tion diras kiel “persono scianta la faktojn”) emas/ amas subtil(aĉ)i, kaj distingas du formojn de resendo de unu normo al alia: statika resendo, nomata “transprena” (kiu materie transprenas la enhavon de la normo kia ĝi estas en tiu momento, kaj restas netuŝita de ties postaj modifoj), kaj la resendo “ne transprena”, dinamika, kiu estas konstante ligita kun la eventualaj modifoj de la transprenita normo. Ĉar en la kampo de internacia juro la regulo estas tiu de la transprena (statika) resendo, la abolo de la mortopuno en la itala jura sistemo estis senefika en tiu de la Vatikanurba Ŝtato, kaj estis necesa specifa forigo.
La nuntempaj homoj havas en sia menso la bildon de iu bonkora, milda Mastro Titta, ĉar tia li estas prezentita en la muzika komedio “Rugantino”
it.wikipedia.org/wiki/Rugantino_(commedia_musicale)
sed iam lia (fi)famo estis tiu de senkompata lakeo de la papa registaro, tiom ke pasintece, en Romo kaj en la iamaj teritorioj de la Papa Ŝtato (Bugatti, ekzemple, naskiĝis en Senigallia en Markio), “Mastro Titta” estis sinonimo de “boia” (ekzekutisto), kaj siavice ankoraŭ nun “boia” estas sinonimo de “kanajlo”.
Plue: la kromnomo, fariĝinta komuna nomo, estis aplikita ankaŭ al la antaŭuloj de la vera Mastro Titta en ties ofico; pri tio havigas ekzemplon soneto de la romdialekta poeto Giuseppe Gioachino Belli, verkita en 1830, en kiu oni mencias “Mastro Titta” ĉe la pendumo de murdinto, Antonio Camardella, okazinta tamen en 1749, tre pli frue ol la naskiĝo de Giovanni Battista Bugatti.
La soneto parolas pri patro kiu vidigas al sia fileto la “spektaklon” de la pendumo, kaj donas al li fortan vangofrapon por “eduki” lin bone konduti, se li ne volas sperti la saman sorton. Mi aldonas ĝian tekston en la roma dialekto, kaj en la Esperanta traduko de Gaudenzio Pisoni (el “Elektitaj sonetoj de G.G. Belli, FEI, 1982 feilibri@esperanto.it ).
Inter unu ekzekuto kaj alia, Mastro Titta (kiu ne havis stabilan laborpostenon kiel ekzekutisto, sed estis pagata “laŭpece”, aŭ, se oni preferas, “laŭkape”) pergajnis sian vivopanon vendante pluvombrelojn.
Nature li ne estis amata de la romanoj, kaj tial, pro singardemo, estis al li malpermesite transiri al la alia bordo de Tibero (la papa kortego, samkiel hodiaŭ Vatikano, estis dekstre de la rivero, dum la historia urbo estis kaj estas maldekstre), tiel ke en Romo restis la proverbo “boia nun passa ponte” (la ekzekutisto ne transiras la ponton), por diri ke ĉiu restu ĉe sia metio. Escepto estis farata kiam oni devis plenumi mortokondamnon (kio okazis en la urboparto maldekstre de Tibero); ankoraŭ hodiaŭ, kiam ekaperas minacanta danĝero, en Romo oni diras “boia passa ponte” (la ekzekutisto transiras la ponton).
La priparolata “ponto” estis la antikva ponto antaŭ Kastelo Sankta Anĝelo; mi aldonas pri ĝi deknaŭjarcentan bildon, pli fruan ol la konstruo de la river-muregoj, laŭ akvarelo de la roma pentristo je germana (sudeta) deveno Ettore Roesler Franz
it.wikipedia.org/wiki/Ettore_Roesler_Franz
konservita en la Muzeo pri Romo.

 


 

68. ER RICORDO

 

Er giorno che impiccorno Gammardella

io m’ero propio allora accresimato.

Me pare mó, ch’er zàntolo a mmercato

me pagò un zartapicchio e ‘na sciammella.

 

Mi’ padre pijjò ppoi la carrettella,

ma pprima vorze gode l’impiccato:

e mme tieneva in arto inarberato

discenno: “Va’ la forca cuant’è bbella!”.

 

Tutt’a un tempo ar paziente Mastro Titta

j’appoggiò un carcio in culo, e Ttata a mmene

un schiaffone a la guancia de mandritta.

 

“Pijja”, me disse, “e aricordete bbene

che sta fine medema sce sta scritta

pe mmill’antri che sso’ mmejjo de tene”.

 

Giuseppe Gioachino Belli

 

 

REMEMORO

 

Dum ekzekutotag’ de Gamardelo

mi konfirmaciiĝis kaj, tuj poste,

la prezentinto, ne tro multekoste,

regalis min per kuk’ kaj Pulĉinelo.

 

Kaleŝon luis paĉjo kun la celo

ĝui la pendigoton antaŭtoste:

kaj diris, min levante premaoste,

“Jen, estas pendigilo! Kia belo!”.

 

Kiam al la kliento Majstro Tita

piedfrapegis pugon, samminute

vangofrapegis min paĉjo, subita.

 

“Memoru – diris li – ke ekzekute

aliajn mil fintrafos mort’ merita,

kiuj ja bonas pli ol vi entute”.

 

Giuseppe Gioachino Belli, trad. Gaudenzio Pisoni

(el “Elektitaj sonetoj de G. G. Belli”)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *