Objektoj

Il Concordia della discordia

La 2-an de marto 1969 plenumis la unuan flugon la prototipo de la angla-franca supersona aviadilo “Concorde” (= Konkordo),

it.wikipedia.org/wiki/Concorde

eo.wikipedia.org/wiki/Konkordo_(aviadilo)

kiu ekdeĵoris la 21-an de januaro 1976 laŭ la itineroj Parigi-Dakaro-Rio de Ĵaneiro kaj Londono-Barejno, kaj en novembro1977 al Nov-Jorko. Lia rapideco estis tia, ke de Londono al Nov-Jorko sufiĉis malpli ol tri flughoroj; sed ankaŭ la veturbileto estis tre multekosta (de Londono al Nov-Jorko, laste 11.000 eŭrojn), tial la pasaĝeroj neniam estis sufiĉaj por repagi la enormajn kostojn pro planado, konstruo, funkciado kaj bontenado. La finofara bato estis donita de katastrofa akcidento (25-an de julio 2000, 113 mortintoj), tial la 24-an de oktobro 2003 la Concorde plenumis sian lastan flugon.

La aviadilo estis konceptita ankaŭ kun politika celo, por substreki la “konkordon” inter Francio kaj Britio; sed efektive ne estis tiel: krom tio, ke estis du apartaj produktocentroj kun malgranda kunlaboro, oni eĉ disputis pri la nomo, ĉar la britoj ne ŝatis, ke la aviadilo nomiĝas “Concorde” laŭ la franca maniero, kun fina “e”, anstataŭ “Concord” laŭ la angla.

Je la lumo de la sinteno de Britio rilate Eŭropon, finiĝinta per la “Briteliro”, aspektas nemulto pli ol spritaĵo la eldiro de la tiama brita Ministro pri Teknologio Anthony W. Ben, laŭ kiu la fina “e” de “Concorde” signifus “England, Europe and Entente” (= Anglio, Eŭropo kaj Interkonsento); senkonsidere pri tio, ke en la angla la komenca “e” de tiuj tri vortoj estas prononcata, respektive, “i”, “ju” kaj “a”.

Mi aldonas:

– artikolon en la itala (kiun mi opinias de la priplorata Vittorio Dall’Acqua) tiritan el “L’Esperanto” 1968-121 (1), p. 6, titolitan «Chiasso per una “e” muta» (Bruo pro senvoĉa «e»), kiu komentas ironie ke el “Konkordo” naskiĝis “malkonkordo”, kaj ĉio pro senvoĉa “e” kiu eĉ ne estas prononcata;

– la unuatagan koverton de la poŝtmarko eldonita la 10-an de januaro 1976 de la Franca Poŝto, por celebri la unuan flugon de Concorde laŭ la itinero Parizo-Rio de Ĵaneiro;

– foton de Vittorio Dall’Acqua, mortinta en 1979.

 

 

Unu penso pri “Il Concordia della discordia

  1. una ragione di più per trovare più utile l’esperanto che, al di sopra delle lingue nazionali, non avrebbe dato vita alla discordia che come si vede, venne determinata dal Concorde o se si preferisce… Concord!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *