Homoj

Francesco Redi

La 18-an de februaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1626) de la toskana medicinisto, sciencisto kaj literaturisto Francesco Redi (1626-1697), kiu ŝuldas sian famon, pli ol al sia “serioza” agado (altvaloraj eksperimentaj esploroj pri medicino, biologio kaj natursciencoj; ellaboro de kuraca praktiko bazita sur naturaj rimedoj kaj sur ekvilibra vivo; studoj pri la itala lingvo en la kadro de la Lingva Akademio “della Crusca”), al ŝerca kaj longega poeziaĵo (981 versoj!) titolita “Bacco in Toscana” (Bakĥo En Toskanio), kies kompleta teksto estas legebla ĉe

it.wikisource.org/wiki/Bacco_in_Toscana

kiu gloras la plej famajn toskanajn vinojn, konkludante:

Montepulciano d’ogni vino è il re. (Montepulĉian’ de l’ vinoj estas reĝ’).

La versoj 808-974 (tamen indikitaj kiel 427-593) estis tradukitaj al Esperanto de Enrico Dondi, kaj publikigitaj en la “Itala Antologio”, Milano FEI 1987 paĝoj 236-242. Temas pri traduko tre malfacila, pro la aparta ritmo de la originalo, kiu reproduktas la parolmanieron de Bakĥo jam ebria gustuminte la grandan variaĵon da toskanaj vinoj, kaj kiu ludas per la duobla senco de la itala vorto “brindisi”, kiu estas samtempe urbo (Brindisi) kaj invito trinki je ies sano (tosto).

Mi aldonas:

– la versojn tradukitajn al Esperanto;

– la bildon de la poŝtmarkoj pri kelkaj el la plej famaj italaj vinoj, eldonitaj de la Itala Poŝto en 2013; la lasta bildeto sube dekstre koncernas la vinon de Montepulĉiano;

– la specialan stampon pri la vino de Montepulĉiano.


El “BAKĤO EN TOSKANIO”
(versoj 808-974)

Kiaj kapturniĝoj ajn
min subite almilitas?
La pavim’ laŭ mia ŝajn’
sub la pland’ renverse glitas.
Sed se la tero trememon nun havas
kaj skuiĝante malpacon minacas,
mi de la ter’ en la maron min savas.
Startu, startu ĉi boato,
la plej larĝa kaj bonŝarĝa;
estas mia preferato.
Sur ŝipo tia,
nur el kristal-substanco,
sen timo ia
de l’ kolermara danco,
mi nun alvadas
por propra ĝuo-preno,
kiel mi ŝatas,
al Brindisi-haveno:
sed estu plena
de tosto-taŭga varo
la barko jena.
Hoj, ni kuru,
ŝipveturu,
ŝipveturu, do ĝis Brindisi
Ariana, Brindis, Brindisi!
Kia plezuro
la marveturo
dum vespertempo
en la printempo!
Freŝaj ventoj, spiroj puraj
la flugilojn nun disfleksas
kaj sur marpavim’ lazura
amodancojn flirte teksas,
kaj, je l’ murmura tinto de l’ kristalo,
defias la maristojn en la balo.
Do ni kuru,
ni veturu tuj ĝis Brindisi,
Ariadna, Brindis, Brindisi.
Kune remu, penu, penu,
ne laciĝas la ŝipano,
eĉ akiras pli da sano,
kiam iras li al Brindisi:

Ariadna, Brindis, Brindisi.
Kaj se tostas mi al vi,
por ke bonon havu mi,
Ariadneta, ĉarmeta, beleta,
kantu vi do, rekantu vi plu
sur la mandolo la kukuruku’.
Kune re…
kune… re…
kune remu, penu, penu,
ne laciĝas la ŝipano,
eĉ akiras pli da sano,
kiam iras,
kiam iras li al Brindisi,
Ariadna, Brindis, Brindisi!
Kaj se to…
kaj se tostas mi al vi,
por ke bo…
por ke bo…
por ke bonon havu mi,
havu mi,
Ariadneta, ĉarmetbeleta,
kantu vi do,
kantu vi do,
kantu vi do kaj rekantu vi plu,
sur la vjo…
sur al vjolo la kukuruku’,
la kukuruku’,
sur la vjolo la kukuruku’.

Kia nigra tempesto fiera
kun hororaj skuiĝoj nin trafas,
kaj tra l’ tondro-siblado kolera
krudajn nubojn de hajlo dispafas?
En ĉi risko
montru nun ĉiujn kapablojn
por nin savi de l’ danĝero;
sed rompitaj sen espero
vidas mi remilojn, kablojn.
Kaj puŝiĝas furioze
mar’ kaj ventoj senripoze.
De la poŭpo, ho piloto,
tuj forĵetu la balaston,
fliku stajon kaj ĉefmaston.
Iras ŝipo en ruin’,

kie estas mondofin’,
kaj eĉ preteriras ĝin.
Mi ne konas solvon ian,
pri la akvoj mi ne spertas;
sed ĉielo nun avertas
baton eĉ pli energian:
de l’ aervolbo tromboj subeniras,
helpi per ondoj al atako plua:
kaj en la kampo de l’ supraĵo blua
la marĉevaloj en puŝiĝ’ turniras.
Ve! min kaptas marsufero:
sen espero
ĉiuj ni perditaj estas.
Jen, ho vee, mi elĵetas
kun bedaŭro tre ĉagrena
miajn varojn multekostajn,
miajn bonajn varojn tostajn:
sed min sentas pli malplena.
Gajeco, gajeco, vidu jen:
por porti helpon kontraŭ batoj maraj,
turniĝas ĝire ĉirkaŭ l’ pru-anten’
la steloj de Santelmo orhararaj.
Ho, ne ne,
ne estas steloj, sed boteloj,
enhavantaj multajn vinojn.
Bona vin’ estas kio pacigas
la kruelajn kaj nigrajn ruinojn,
kiuj en lag’ de l’ kor’ animon pikas.

Satiretoj
buklohavaj,
miaj bravaj,
kiu donos nun el vi
kun plej granda pret’ al mi
iun novan kaj senfundan
pokalegon tre profundan,
estos mia plejamato;
kaj ne gravas ĉu kaliko
el ebon’ aŭ el saliko
aŭ el oro tre riĉega:
ĝi nur estu tre grandega.
Kiu lasas sin konvinki,
en malgranda glaso trinki,
devas mison nur atingi.
Jena brava, jena trea
botelaro Dionea
ne akceptas, ne invitas
la glaseton fasonitan:

tiuj renversataj glasoj,
kropohavaj ĉi pokaloj
taŭgas nur por hospitaloj:
larĝaj kaj malaltaj tasoj
taŭgas nur al hom’ nesana;
karafetoj,
bufonetoj,
zampiletoj,
borbotetoj,
estas ludo por knabetoj:
bagateloj, ja sen ŝparo
kolektitaj por ornamo
al moderna ŝranketaro
de l’ Florencaj urbaninoj:
mi intencas: ne de l’ damoj,
sed nur sole de l’ burĝinoj.
En tiu vitro, ŝanelo se fundo,
ŝercas Gracioj en granda triumfo.
Ĉiu pleniĝu, ĉiu eltrinku:
sed per kio plenigi ĝin?
Ho Ariadna, per blanka mano
verŝu manaon de Montepulĉiano,
kaj per ŝanelo ĝin donu al mi.
Jena likvoro glitanta al koro,
kiel l’ uvulon karesas kaj mordas!
Kiel al larmoj l’ okulojn agordas!
Ege mi miras, ege admiras,
kaj en ekstazon rave mi iras.
Kiu nomon de Lieo
plena de respekt’ adoras,
aŭskultu ĉi deklaron plej solenan
de Besareo kaj ĝin taksu leĝ’:
Montepulĉian’ de l’ vinoj estas reĝ’.

Francesco Redi, trad. Enrico Dondi
(el “Itala Antologio” 1987, p. 236-242)

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *