Movadoj, ideologioj, religioj, filozofioj

Valdesi – Valdanoj

La 17-an de februaro 1848 la Reĝo de Sardinio Carlo Alberto el Savojo (tiu kiun Giosuè Carducci, en la poemo “Piemonto”, prave difinis “dum multaj jaroj malbenegata kaj priplorata”) rekonis la kultoliberecon kaj la civilajn rajtojn al la Valdanoj

it.wikipedia.org/wiki/Valdismo

eo.wikipedia.org/wiki/Valdanoj

dum jarcentoj persekutitaj, ekskomunikitaj, murditaj, kaj rajtigitaj loĝi, en la teritorioj de familio Savojo, nur en malgranda montara regiono proksime de Svislando (precipe, Torre Pellice, ĝis nun ĉefa centro de la valdana komunumo en Italio). Inter la multaj amasbuĉadoj oni devas memorigi tiun de la Valdanoj de Kalabrio

it.wikipedia.org/wiki/Strage_dei_Valdesi_di_Calabria

en la urbeto kiu ankoraŭ hodiaŭ nomiĝas “Guardia piemontese”

it.wikipedia.org/wiki/Guardia_Piemontese

kaj kie oni parolas la okcitanan, pro la Valdanoj migrintaj el Piemonto.

Dum mi celebras la feliĉan datrevenon de 1848, mi atentigas ke, komence de pasinta jarcento, Torre Pellice kaj la tiea valdana medio estis centro de vigla esperantista agado, ĉefe dank’ al Alessandro (Jean Alexandre) Vinay (21 aprile 1851 – 2 febbraio 1935), valdana pastoro, profesoro pri latina kaj greka (de 1877 ĝis 1921) ĉe la valdana Kolegio de Torre Pellice, bibliotekisto de la valdana biblioteko, subtenanto de multaj sociaj kaj kulturaj iniciatoj. Tri liaj fotoj (je diversaj aĝoj) estas konservitaj ĉe la Valdana Fotografia Arkivo:

www.studivaldesi.org/dizionario/galleria.php?cod=1&img_file=3e31d70ee8d1203a16cb09bc2a3dcd47.jpg&dir_img=alessandrovinay&aa=0
www.studivaldesi.org/dizionario/galleria.php?cod=1&img_file=10eaeacbdd50f2b611fd1b89a6f96e82.jpg&dir_img=alessandrovinay&aa=2
www.studivaldesi.org/dizionario/galleria.php?cod=1&img_file=14ac575fa8e6299e801f7945e16142c5.jpg&dir_img=alessandrovinay&aa=1

Mi aldonas:

– la bildon de la poŝtmarko eldonita en 1998 de la Itala Poŝto okaze de la 150-a datreveno de la publikigo de la dekreto de Carlo Alberto favore al la Valdanoj, kaj de la koncerna stampo;

– la paĝon 69 de “L’Esperanto” 1916-7/9, kun la mencio de Prof. Vinay.

 

 

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *