Homoj

Clelia Garibaldi

La 16-an de februaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1867) de Clelia Garibaldi (1867-1959) it.wikipedia.org/wiki/Clelia_Garibaldi

filino de la Heroo de la du mondoj kaj fidela gardantino de la tombo kaj de la memoraĵoj de sia patro en Caprera, siatempe tre konata en Italio.

Kiel rezultas el la aldonitaj paĝoj de “L’Esperanto” (1955-31, p. 11; 1956-41, p.13; 1956-42, p. 86), jam en alta aĝo Clelia Garibaldi lernis Esperanton, “por komprenigi sin de la vizitantoj de ĉiuj naciecoj”.

 

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *