Homoj

Giambattista Basile

La 15-an de februaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1566) de la napola verkisto (tia li povas esti konsidertata, ĉar lia naskiĝurbo Giugliano en Campania estas nun parto de la urbego Napolo) Giambattista Basile (1566-1632) it.wikipedia.org/wiki/Giambattista_Basile

fama pro la kolekto en napola dialekto “Lu cunto de li cunti, overo lo trattenemiento de peccerille” (La rakonto de la rakontoj, aŭ la amuzo de la etuloj), en kiu ĉeestas (kun kelkaj variaĵoj) multaj el la plej konataj fabeloj evoluigitaj de Charles Perrault kaj de fratoj Grimm, ekzemple “Cindrulino” kaj “La dormanta belulino”.

La volumo (konata ankaŭkiel “Pentamerono”, ĉar aranĝita laŭ la modelo de “Dekamerono” de Bokaĉo, laŭlonge de kvin tagoj lokitaj en la zono de Acerenza en Bazilikato – ankoraŭ hodiaŭ unu el la pintoj de monto Pollino nomiĝas “Dolcedorme” = Dolĉedormas) estis publikigita postmorte en 1634; ĝi estis “remalkovrita” de Benedetto Croce en 1891; en 1983-1986 estis farita el ĝi traduko en la italan, kun frontpaĝa napola teksto.

En Esperanto ekzistas la traduko, de Nicola Minnaja, de la rakonto “Vardiello”, publikigita en la “Itala Antologio”, Milano FEI 1987, p. 229-233), feilibri@esperanto.it Kvankam publikigita en 1987, tiu versio estis farita de la tiam junega Nicola Minnaja fine de la kvindekaj jaroj,.

Mi aldonas la kovrilon de la “Itala Antologio”, bildon de la poŝtmarko eldonita en 2016 de la Itala Poŝto honore al Benedetto Croce kaj de la koncerna stampo, la originalon de la rakonto en napola dialekto, kaj la version en Esperanto; pro spacaj postuloj mi ne aldonas la italan version, kiu tamen povas esti aŭskultata ĉe www.youtube.com/watch?v=V7TxnPbfcto

Versio en la itala pere de bildoj, prizorgita de la infanoj de la Infana Hospitalo de Acquaviva, povas esti spektata ĉe:

VARDIELLO

Grannonia el Aprano estis tre prudenta virino, sed ŝi havis filon, nomatan Vardiello, kiu estis la plej stulta senspritulo de tiu vilaĝo. Tamen, ĉar la patrinaj okuloj estas sorĉitaj kaj misvidas, ŝi havis senfundan amon al li kaj ĉiarn lin vartis kaj karesis, kvazaŭ li estus la plej bela kreitaĵo en la mondo.
Ĉi tiu Grannonia havis kovantan kokinon, kaj ŝi esperis ricevi belan kokidaron kaj akiri bonan gajnon. Iun tagon, devante foriri por iu negoco, ŝi diris al la filo: «Filo bela de panjo via, ĉi tien, aŭskultu, rigardu ĉi tiun kovantinon, kaj se ŝi leviĝas por beki, zorgu, ke ŝi reiru al la nesto, alie la ovoj malvarmiĝos, kaj vi havos nek ovojn nek kokidojn».
«Lasu la zorgojn al ĉi tiu viro – respondis Vardiello – ĉar ne al surdulo vi parolis».
«Ankoraŭ – pludiris la patrino – atentu, benita filo, ke en tiu ŝranko estas farbita vazo, kun io venena. La Tentisto ne sugestu al vi, ĝin tuŝi, ĉar vi kuŝiĝus por ĉiam».
«Neniam estu! – respondis Vardiello – Veneno min ne trafu! Kaj vi saĝa kun freneza kapo, ĉar vi avertis min, ĉar vere tio estus povinta okazi al mi, kaj nek osteto nek ostego estus malpermesinta al mi, enigi ĝin en la stomakon».
Tuj post la forturniĝo de la patrino, Vardiello, por ne perdi tempon, iris en la ĝardenon kaj fosis iujn kavaĵetojn kovritajn per branĉetoj kaj tero por enfaligi la infanojn; meze de la laboro, jen li rimarkis, ke la kokino promenadas en la ĉambro. Kaj li tuj ekkriis: «For, for, ne ĉi tie, iru tien!»
Sed la kokino ne foriris; Vardiello, rimarkante, ke ĝi estas azenkapa, post la forkrioj komencis frapi per la piedoj; post la frapado li ĵetis al ĝi kuirejan stangon, kiu, ĝin plene trafinte, faligis ĝin en agonion kaj rigidigis ĝiajn krurojn.
La akcidento jam okazis, kaj Vardiello pensis ripari la damaĝon; tiel, el neceseco farante virton, por ke la ovoj ne malvarmiĝu, tuj li demetis sian pantalonon kaj eksidis sur la ovaron; sed, premante ĝin, li ĝin igis omleto. Rimarkinte, ke li duobligis la gajnon, li estis fraponta la muron per la kapo. Sed, ĉar ĉiu doloro finiĝas en manĝo, sentante senfortecon en la stomako, li decidis enigi en ĝin la kokinon. Tial, ĝin senplumiginte kaj trapikinte per bona kuirstango, li ekbruligis grandan fajron kaj komencis ĝin rosti; kiam li vidis, ke ĝi baldaŭ finkuiriĝos, por ke èio estu preta ĝustatempe li etendis puran tablotukon sur malnovan keston kaj, preninte kruĉon, malsupreniris al la kelo por malŝtopi vinbareleton. Sed, ĝuste dum li estis verŝanta la vinon, li aŭdis bruon, bruegon, konfuzegon, tra la domo, kvazaŭ pasis armitaj ĉevaloj; timoplena, turninte la okulojn, li ekvidis kategon, kiu estis forrabinta la kokinon kun la tuta kuirstango, kaj alian katon, kiu kriaĉante postkuris la unuan por ricevi sian porcion. Vardiello, por malebligi ĉi tiun damaĝon, sin ĵetegis kiel dekateniĝinta leono sur la katon, lasante pro rapidemo la barelon sen ŝtopilo. Post longa sekvoludado tra ĉiuj anguloj de la domo, li rekonkeris la kokinon, sed intertempe la tuta vino de la bareleto fluis teren. Reveninte al la kelo kaj vidinte la belan rezulton, li ankaŭ malŝtopis la barelon de la animo tra la krano de siaj okuloj. Sed, helpate de sia prudento, por plibonigi la damaĝon kaj por ke la patrino ne rimarku tian ruinon, li prenis sakon ĝisrande plenplenan de faruno kaj ĝin disŝutis sur la malsekaĵon. Tamen, kalkulante per la fingroj la okazintajn damaĝojn, opiniante ke, ĉar li faris troajn azenaĵojn, li malgajnos la ludon de la bonvolo de Grannonia, li firme decidis, ke ĉi tiu ne trovu lin viva. Do li elprenis el la ŝranko la vazon kun la spicitaj nuksoj, kiuj laŭ ŝia diro estis veneno, kaj ne forprenis de ĝi la manon ĝis li malkovris la brilan glazuron; bone pleniginte la ventron, li eniĝis en la fornon. Post iom da tempo alvenis la patrino kaj, longe frapinte kaj aŭdante neniun movon, ŝi piedpuŝis la pordon kaj eniris. Ŝi komencis laŭte voki la filon; ĉar neniu respondis, ŝi imagis malfeliĉon kaj kun pli granda angoro kriis forte: «Vardiello, Vardiello, ĉu vi ne aŭdas pro surdiĝo? Ĉu vi ne alkuras pro lamiĝo? Ĉu vi ne respondas pro mutiĝo? Kie vi estas, pendumilulo? Kien vi forfandiĝis, trampido? Se mi estus droniginta vin post la nasko!»
Vardiello, aŭdinte ĉi tiun krion, fine per kompatvoka voĉo diris: «Jen, mi estas en la forno; vi ne plu min vidos, panjo mia».
«Kial?» demandis la malfeliĉa patrino.
«Ĉar mi min venenis» respondis la filo.
«Ho ve! – aldiris Grannonia – kaj kiel? Kiun kaŭzon vi havis por ĉi tiu mortigo, kaj kiu donis al vi la venenon?».
Vardiello rakontis, unu post la alia, ĉiujn siajn belajn farojn, pro kiuj li volis morti kaj ne plu resti en la mondo kiel celtabulo de la malbonŝanco.
Tion aŭdante, la patrino sentis sin dolorplena kaj senkonsola, kaj ŝi devis longe peni por liberigi Vardiello’n de tiu melankolia humoro. Ĉar ŝi tre dorIote amis lin, donante al li kelkajn siropaĵojn, ŝi liberigis lian cerbon de la timo de la spicitaj nuksoj, kiuj ne estis veneno, sed stomakmedikamento. Tiel, lin trankviligante per bonaj vortoj, kaj lin karese dorIotinte, ŝi lin eligis el la forno.
Poste ŝi pensis, ke, por lin tute trankviligi, estas oportune komisii al li la vendon de granda tolaĵo; ŝi lin admonis, ke li ne traktu la negocon kun tro parolemaj personoj.
«Brave – diris Vardiello – mi servos vin tute kontentige, ne dubu».
Kaj, preninte la tolaĵon sub la brakon, li aliris la urbon.
Li iradis kun sia vendotaĵo tra la stratoj kaj la placoj de Napolo, intermite kriante: «Tolon! Tolon!»
Sed al ĉiuj, kiuj alproksimiĝis demandante: «Kia tolo ĝi estas?», li tuj respondis: «Vi ne taŭgas por mia kompanio, ĉar vi estas tro parolema».
Se alia demandis: «Por kiom vi vendas gin?» li nomis tiun klaĉulo, lin konfuzinta kaj rompinta al li la orelojn.
Fine, ekvidinte en korto de domo ne loĝata pro la vizitoj de reaperanto (*) mastikan statuon, la kompatindulo, kun la piedoj lacegaj pro tiom da irado, eksidis sur mureton; vidante neniun eniri aŭ eliri de tiu domo, kiu aspektis kiel prirabita vilaĝo, mirplena li diris al la statuo: «Nu, diru, kamarado, ĉu iu loĝas en ĉi tiu hejmo?»
Ĉar ĝi ne respondis, li taksis ĝin neparolema persono kaj tuj proponis: «Ĉu vi deziras aĉeti ĉi tiun tolon? Al vi mi ĝin donos malkare».
La statuo silentis, kaj li: «Pro dio, mi trovis, kiun mi estis serĉanta! Ĝin prenu kaj taksigu, kaj pagu al mi la prezon oportunan laŭ vi: mi revenos morgaŭ por la mono».
Tion dirinte, li lasis la tolaĵon sur la mureto, kie li sidis; kaj la unua preterpasanto, kiu eniris tiun korton… profitis la bonŝancan trovon kaj ĝin forportis.
Kiam Vardiello revenis al la patrino sen tolaĵo kaj rakontis la okazaĵon, la kompatindulino sentis korkrevon, kaj komencis lin riproĉi: «Kiam vi iĝos prudenta? Ĉu vi vidas, kiom vi damaĝis? Memoru! Sed la kulpo estas unue mia, ĉar pro troa kortenero mi ne rektigis vin ekde la unua momento per oportuna bastonado; nun mi rimarkas, ke kuracisto kompatema igas la vundon nekuracebla! Sed vi tiom min incitas, ke vi fine ĝin ricevos, kaj tiam la kalkulo estos longa!».
Vardiello siaflanke diradis: «Silentu, panjo, ne okazos, kiel vi diras. Vi havos pli ol freŝe stampitajn soldojn. Ĉu vi opinias, ke mi venas de Stultujo kaj estas sentaŭgulo? Venos morgaŭo! Ne estas longa la vojo al Belvedere, kaj vi vidos, ĉu mi kapablas konkludi ĉi tiun negocon».
La postan matenon, je la horo, en kiu la ombroj de la nokto, persekutate de la ĝendarmoj de la suno, forlasas la landon, Vardiello marŝis al la korto, kie estis la statuo, kaj parolis al ĝi: «Bonan tagon, sinjoro! Ĉu ĝenas vin, doni al mi tiun paron da spesoj? Nu, pagu al mi la tolon!»
Ĉar la statuo daŭre mutis, li prenis ŝtonon kaj ĝin ĵetis plenforte ĝuste en la mezon de ĝia sternumo, tiel ke li rompis al ĝi vejnon: tio estis la bonŝanco de lia familio. Efektive, post falo de iuj stukfragmentoj, vidiĝis al liaj okuloj poto plena de oraj dukatoj; li levis ĝin kaj kuregis hejmen kun ĝi.
Li eniris kriante: «Panjo, panjo, rigardu kiom da ruĝaj lupinoj! Multaj, ĉu? Multaj!»
Sed la patrino, akceptante la ŝancofavoron de tiuj dukatoj tiel ne antaŭviditaj, tuj pensis, ke la filo diskonigados la okazaĵon, kaj zorgis eviti la riskon. Ŝi do diris, ke li staru antaŭ la pordo, por vidi, kiam pasas la laktovendisto, ĉar ŝi bezonas aĉeti unu soldon da lakto.
Vardiello, obee, tuj sidiĝis ĉe la pordo; kaj la patrino, dum pli ol duonhoro, de la supra fenestro hajligis sur lin amason da sekaj vinberoj kaj figoj; kaj li ilin kolektadis kriante: «Panjo, ho panjo, prenu kuvojn, portu tinojn, donu korbojn; se tiu ĉi pluvo daŭras ni riĉiĝos»,
Kaj, kiam li satplenigis sian ventron, li supreniris al sia ĉambro kaj tuj dormkuŝiĝis.
Iun tagon du plebanoj, friponoj, disputis por ora dukato trovita tere; hazarde alvenis tiam Vardiello, kiu diris: «Azenegoj vi estas, por klaĉi tiom pro tiu ruĝa lupino! Mi estimas ĝin neniom, ĉar mi mem trovis poton plenan».
La tribunalo, informite pri la frazo kaj eksuspektinte, lin vokigis kaj demandis, por scii kiel, kiam kaj kun kiu li trovis la dukatojn, pri kiuj li parolis. Vardiello respondis: «Mi trovis ilin en palaco, en la korpo de mutulo, en la tago kiam pluvis sekiĝintaj vinberoj kaj figoj».
La juĝisto, aŭdinte la mistonon, komprenis la aferon kaj sentencis, ke oni lin sendu al la hospitalo, la juĝejo pri li kompetenta.
Tiel la stulteco de la filo riĉigis la patrinon, kaj la prudento de la patrino riparis la azenecon de la filo; de tio oni klare vidas, ke
ŝipo gvidata de piloto bona
nur pro escepto ĉe rifar’ pereas.

(*) Fantomo de mortinto, “reaperanta” en la mondo de la vivantoj

Giambattista Basile, trad. Nicola Minnaja

(Itala Antologio, Milano FEI 1987, p. 229-232)

img_2082

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *