Homoj

Alda Merini

  • KIAM LA GEAMANTOJ INTERPAROLAS

    Kiam la geamantoj interparolas

    tra la arboj

    kaj tra mil stratoj malfeliĉaj,

    kiam ili brakumas hederon

    kvazaŭ ĝi estus kanto,

    kiam ili trovas la gracion

    en la spikoj distaŭzitaj

    kaj kun altaj trokreskaĵoj,

    kiam la geamantoj ĝemas

    ili estas mastroj de la tero

    kaj estas proksimaj al Dio kiel la sanktuloj plej ravitaj.

    Kiam la geamantoj parolas pri morto

    ili parolas pri vivo por eterno

    en kolokvo de fajna esperanto

    konata nur al Li.
    Ilia lingvaĵo estas malsanktiga,

    sed ĝi alvokas la gracon senfinan

    de granda pardono.

    Alda Merini, trad. Antonio De Salvo (29.1.2017)

  • IMG_1996.JPG

 

 

Unu penso pri “Alda Merini

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *