Personaggi

Torquato Tasso

Ho già parlato del poeta italiano Torquato Tasso (1544-1595), l’11 marzo 2017, in occasione dell’anniversario della sua nascita:

Torquato Tasso


Il 25 aprile è l’anniversario della sua morte; quindi, presenterò qualcosa in relazione con quell’evento (accaduto a Roma, dopo una vita travagliata: il poeta è sepolto nella chiesetta di Sant’Onofrio al Gianicolo).
Trascrivo il testo in italiano, e la versione in Esperanto, della lettera di Torquato Tasso ad Antonio Costantini, nell’imminenza della morte (la versione in Esperanto, di Gian Carlo Guarnieri, è tratta dalla “Itala Antologio” – Antologia Italiana, COEDES, Milano 1987, p. 204);
​Allego un presunto ritratto di Torquato Tasso, dipinto da Alessandro Allori (1535-1607), Firenze, Galleria degli Uffizi.


Lettera di Torquato Tasso ad Antonio Costantini – Mantova

​Che dirà il mio signor Antonio, quando udirà la morte del suo Tasso? E per mio aviso non tarderà molto la novella; perch’io mi sento al fine de la mia vita, non essendosi potuto trovar mai rimedio a questa mia fastidiosa indisposizione, sopravenuta a le molte altre mie solite; quasi rapido torrente, dal quale, senza potere avere alcun ritegno, vedo chiaramente esser rapito. Non è più tempo ch’io parli de la mia ostinata fortuna, per non dire de l’ingratitudine del mondo, la quale ha pur voluto la vittoria di condurmi a la sepoltura mendico; quando io pensava che quella gloria che, malgrado di chi non vuole, avrà questo secolo da i miei scritti, non fusse per lasciarmi in alcun modo senza guidardone. Mi sono fatto condurre in questo munisterio di sant’Onofrio; non solo perché l’aria è lodata da’ medici, più che d’alcun’altra parte di Roma, ma quasi per cominciare da questo luogo eminente, e con la conversazione di questi divoti padri, la mia conversazione in cielo. Pregate Iddio per me: e siate sicuro, che sì come vi ho amato ed onorato sempre ne la presente vita, così farò per voi ne l’altra più vera, ciò che a la non finta ma verace carità s’appertiene. Ed a la Divina grazia raccomando voi e me stesso. Di Roma, in Sant’Onofrio.
Torquato Tasso (1595)

*****
LETERO AL ANTONO COSTANTINI
Al Antono Costantini – Mantova.

​Kion diros mia sinjoro Antono, kiam li ekscios pri la morto de sia Tasso? Kaj, laŭ mia opinio, la novaĵo ne multe malfruos, ĉar mi sentas min je la fino de mia vivo, ĉar oni neniam sukcesis trovi rimedon por tiu ĉi mia ĝena malsano, aldoniĝinta al la multaj aliaj miaj kutimaj, kvazaŭ rapida torento de kiu, sen ia savebleco, mi klare vidas esti forrabata. Ne estas plu la momento por paroli pri mia obstina sorto, por ne nomi ĝin mondsendanko, kiu volis akiri eĉ la venkon konduki min al la tombo malriĉa kiel almozulo; male mi pensis, ke tiu gloro kiun, spite al la nevolantoj, akiros tiu ĉi jarcento per miaj verkoj, neniel min lasos sen ia rekompenco. Mi kondukigis min en
tiun ĉi monaĥejon de Sankta Onofrio, ne nur ĉar la aero estas laŭdata de la kuracistoj, pli ol tiu de iu alia parto de Romo, sed kvazaŭ por komenci de ĉi tiu supera loko, kaj kun la konversacio de ĉi tiuj piaj monaĥoj, mian konversacion en la ĉielo. Preĝu Dion por mi: kaj estu certa, ke, kiel mi vin amis kaj honoris ĉiam en la nuna vivo, tiel mi faros por vi en la alia pli vera, kiu apartenas al la ne fikcia, sed vera karitato. Kaj al la Dia graco mi rekomendas vin kaj min mem.
​El Romo, en Sankta Onofrio (aprilo 1595)
Torquato Tasso, trad. Gian Carlo Guarnieri
(“Itala Antologio”, Milano, COEDES 1978, p. 204)

​(*) Costantini estis beletristo, unu el la plej fidelaj amikoj de Tasso. Tiu ĉi letero estas grava ĉar ĝi montras la animstaton de la poeto malmultajn tagojn antaŭ lia morto; la letero estas skribita en la unuaj tagoj de aprilo kaj li mortis la 25-an de aprilo.

2 pensieri su “Torquato Tasso

  1. Ĉu la “liberigo de Jerusalemo” temas pri la konkero far kristanaj krucmilitistoj en 1099? Kiam laŭdire 70.000 islamanoj kaj judoj estis masakritaj?

    1. Jes.
      La poemo titoliĝas “Jerusalemo liberigita”, do mi ne povis sanĝi ĝin; la dua reviziita eldono titoliĝis pli neŭtre “Jerusalemo konkerita”, sed ĝi ne famiĝis.
      La koncepto “liberigo”, en la historio, havas plurajn vizaĝojn, depende, ĉu la historio estas verkita de la venkintoj aŭ de la venkitoj. Antaŭ du tagoj, la 25-an de aprilo, Italio solenis la “feston de liberiĝo/ liberigo” (ne estas klare, ĉu temas pri “liberiĝo” aŭ “liberigo”, ĉar la itala vorto “liberazione” havas ambaŭ signifojn) el la faŝisma reĝimo. Nu, por liberigi la italojn, la aviadiloj usonaj kaj britimperiaj (aŭstraliaj, novzelandaj, kanadaj, sudafrikaj) komplete detruis tutajn urbojn (Milano, Ĝenovo, Bolonjo, Napolo, Palermo ktp), kaj estigis 150.000 mortintojn; kaj tamen, la aviadiloj nomiĝis “Liberators”.

Rispondi a Trevor Steele Annulla risposta

Il tuo indirizzo email non sarà pubblicato. I campi obbligatori sono contrassegnati *