Personaggi

Marie Von Ebner-Eschenbach

Il 12 marzo è l’anniversario della morte (nel 1916) della scrittrice austriaca di origine morava Marie Dubský von Třebomyslice (1830-1916), conosciuta come Marie Von Ebner-Eschenbach dal cognome del marito
eo.wikipedia.org/wiki/Marie_von_Ebner-Eschenbach
​Donna e baronessa, dovette lottare contro un mondo ostile alle donne (tra l’altro, proprio perché donna le fu negata l’ammissione all’Accademia Viennese delle Scienze), e – sensibile ai cambiamenti dei suoi tempi – denunciò i privilegi dei nobili e l’altezzosità della borghesia cittadina, senza peraltro incitare ad una rivoluzione nelle strutture sociali.
Tipica figura del mondo asburgico, con la sua mescolanza di nazionalità, di lingue e di culture, era di madrelingua ceca, ma cominciò a scrivere in francese (imparato dalla governante), passando poi stabilmente al tedesco, lingua dominante nell’Impero Austro-Ungarico.
Arrivò tardi al successo, a 53 anni, mentre fino ad allora i suoi scritti erano visti come l’innocua stravaganza di una nobildonna.
Oltre che per i suoi racconti ricchi di umanità e di arguzia, e per una autobiografia intitolata “Meine Erinnerungen an Grillparzer” (I miei ricordi di Grillparzer)
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/01/15/franz-grillparzer/ ,
è famosa, nei Paesi di lingua tedesca, per i suoi aforismi (anche se, proprio per essi, i suoi detrattori la definirono sprezzantemente “la poetessa della bontà”); ne cito alcuni:
– Una donna in gamba ha milioni di nemici innati: tutti gli uomini stupidi.
– Puoi cadere in basso a tale velocità da credere di volare.
– Noi sottovalutiamo quello che abbiamo, e sopravvalutiamo quello che siamo.
In Italia, invece, è pressoché sconosciuta, tanto che su di lei non c’è una pagina di Wikipedia in italiano (mentre c’è in Esperanto).
​Il suo racconto “Eine Begegnung” è stato tradotto in Esperanto, con il titolo “Renkonto”, da Frieda Feichtinger, ed è pubblicato nella “Aŭstria Antologio (Antologia Austriaca), p. 58-59.
​Trascrivo un articolo da “La Revuo” 1910-1911,V, p. 185-186, ed allego due francobolli austriaci (rispettivamente, del 1980 e del 2016) ed uno della R.F. di Germania (del 2016), con il ritratto della scrittrice (uno in età giovanile, e due, impietosi, nella vecchiaia).


MARIE DE EBNER-ESCHENBACH

​Al la genia poetino niajn respektplenajn bondezirojn okaze ŝia okdeka naskiĝotago!
La baronino Marie de Ebner-Eschenbach reprezentas plej malfalsan, plej noblan Aŭstrion, En Moravujo, nur kelkajn horojn malproksime de Vieno, sin trovas la posedaĵoj de ŝiaj prapatroj (la grafoj Dubsky), kaj tie ŝi naskiĝis en l839, tie ŝi pasigis la jarojn de sia juneco, kaj ankaŭ poste ŝi preskaŭ neniam forlasis la hejmajn regionojn. Pacaj kaj sen gravaj emocioj, estis ŝiaj eksteraj vivsortoj, sed des pli riĉa kaj multvalora estis ŝia interna disvolviĝo.
Sinjorino Ebner, kiel la Gevienanoj intime ŝin nomas, jam estis nejuna, kiam ŝi malfermis al publiko trezorejon de sia animo.
Malfrue, en 1869, aperis ŝiaj unuaj noveloj; sed tuj ŝi trovis sian komunumon, kiu de tiam senhalte kreskis. Hodiaŭ, en ĉiuj klasoj de nia societo, ŝi havas ardajn admirantojn. Kiel antaŭ ŝia samaĝulo, la saĝa imperiestro Francisko Jozefo I, ankaŭ antaŭ ŝi mutiĝas la malamo de la partioj, kiuj sin unuigas por respektegi al ŝia genio kaj – al ŝia amo.
​Ĉar la mistera ĉarmo de ŝiaj noveloj kaj romanoj kiuj venkas la korojn, ekkaptas la sentojn, ekbatigas la pulsojn, devenas el neordinara amo al la homaro Ho, troviĝu baldaŭ Esperantisto, kiu tradukos la «Gemeindekind» (Komunum-infano) aŭ «Unsühnbar» (Nepardonebla), kaj vi komprenos, kion mi volis diri. Ne pensu, ke nia Ebner preferas fidolĉaĵojn. Kontraŭe, ŝi pentras karakterojn, al kiuj la kruela sorto rabis ĉiujn verajn kaj neverajn bienojn – havon, fidon, sanon. sed tra ŝia severa realismo oni neniam vane serĉas la orajn radiojn de ŝia sentema koro.
Ŝia amo estas akompanata de matura saĝeco, ŝiaj sentencoj, kiuj ekkonigas profundan vivsperton, sin prezentas en plej nobla lingvo, kiun ŝi riĉigis kaj plibelsonigis. Tial ĉiuloke oni aplaŭdis la Vienan universitaton, kiam ĝi, okaze la sepdeka naskiĝotago, donacis al la glora aŭtorino la doktor-diplomon. Nun la Viena Akademio por sciencoj estis preta akcepti ŝin, kiel efektivan membron, sed ho ve! la regularoj de la Akademio fermas ĝian pordegon al Sinjorino. Sed neniu dubas, ke ŝi tamen estas «senmorta».
Jen kelkaj el ŝiaj aforismoj, kiuj plej bone elmontras la dian harmonion de ŝia animo:
​Havi kaj ne donaci, kelkfoje estas pli malhoneste, ol ŝteli.
​Kompato de malfortulo estas flamo, kiu ne varmigas
​Kiu ankoraŭ esperas ĝojon, ne plendu pro suferoj.
Doloro estas granda instruisto de la homoj, sub ĝia spiro disvolviĝas animoj.
Ekzistas pli intima parenceco, ol tiu inter patrino kaj infano: tiu inter la artisto kaj lia verko.
Otto Simon.
(La Revuo 1910-1911,V, p. 185-186)

Lascia un commento

Il tuo indirizzo email non sarà pubblicato. I campi obbligatori sono contrassegnati *