Personaggi

Maurizio Maggiani

L’1 ottobre ricorre la nascita (nel 1951) dello scrittore e giornalista italiano Maurizio Maggiani
it.wikipedia.org/wiki/Maurizio_Maggiani
​Il volume di Carlo Minnaja “Eugenio Montale kaj aliaj liguriaj aŭtoroj” (ed. EVA, Venafro 2013), contiene una presentazione biografica (pag. 191) e la versione in Esperanto (di Michela Lipari) di due brani:
– “2000” (pag. 192);
– “La haveno de Ĝenovo” – Il porto di Genova (pagg. 193-195).
​Trascrivo la presentazione, ed allego:
– la copertina del volume;
– una vecchia immagine del porto di Genova.


MAURIZIO MAGGIANI

Li naskiĝis en Castelnuovo Magra, en 1951, en kamparana familio, kiu baldaŭ translokiĝis al La Spezia. Tie Maggiani studis ĝis la atingo de elementinstruista diplomo. Post multaj metioj, teknikisto, fotisto, kameraisto, vendisto de artaĵoj, libroj, hidraŭlikaj pumpiloj, li sin dediĉis al ĵurnalismo, literaturo, historio. Ĉiam scivolema pri naturo kaj socio, gajninto de sennombraj premioj, inter kiuj Viareggio, Campiello, Strega, li aperas en intervjuoj, literaturaj festivaloj, televido. Kiel ĵurnalisto li prizorgas kulturajn rubrikojn kaj, kunlabore kun eldonejo Feltrinelli, li publikigas podkaston. Anarkiisma laŭ politika filozofio (kaj anarkiistoj rolas en liaj romanoj), liaj verkoj, aperantaj proksimume unu je ĉiu dua jaro, estas kolekto de historioj kaj legendoj diverstempaj kaj diverslokaj kiuj interplektiĝas. Li ankaŭ rakontas pri la streĉo kaj fizika kaj psikologia ŝuldita al grava trafikakcidento kiu igis lin senmova dum tri jaroj. Fonas ĉiam Ĝenovo, la pejzaĝo kaj la historio de Ligurio kaj de la teritorioj tute proksimaj al ĝia orienta limo.
En 2010 li liberigis ĉiujn siajn produktaĵojn, distribueblajn nun laŭ la sistemo copyleft.
El: Carlo Minnaja, “Eugenio Montale kaj aliaj liguriaj aŭtoroj”, p. 190

Lascia un commento

Il tuo indirizzo email non sarà pubblicato. I campi obbligatori sono contrassegnati *